Homaranismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: ca:Homaranisme |
Avellar (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7:
La plej karakterizaj kaj gravaj estas la du unuaj punktoj de la "Deklaracio":
*'' Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.''
*'' Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj.
[[Johannes Dietterle]] en la [[O. V]], (paĝoj 313-343) publikigis la tutan materialon kaj aldonis pri Zamenhof interalie: "La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel ŝajnas al mi por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimis per la preskaŭ sinonimaj vortoj "hilelismo" kaj "homaranismo".
Linio 22:
Tiun homaranismon oni nepre ne konfuzu kun tiu de [[Auguste Comte|Auguste Comte]] kaj de la [[Pozitivismo|pozitivistoj]].
==Dogmoj de Homaranismo==
===Unua Dogmo===
Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
===Dua Dogmo===
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. ĉian ofendadon au persekutadon de homo pro tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon."
===Tria Dogmo===
Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.
===Kvara Dogmo===
Mi kredas, ke en sia familla vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komuni-kiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtrale-homa. ĉiun celadon de unu homo, altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel barbarecon.
===Kvina Dogmo===
Mia patrujo ni nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi neniam. devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri ia sengenteco de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi loĝas, laŭ sia geografia karaktero au laŭ siaj moroj tro multe diferencas de la aliaj partoj, tiam por eviti malkompreniĝon - mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu ml loĝas, sed mi devas tiam ĝin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas ĝin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam - almenaŭ en parolado kun homaranoj - nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu konsistas el la nomo de nia ĉefa urbo kun la aldono de la finajho "io" por la tuta patrujo kaj "lando" por la nomo de ĝia parto. Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Austrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgio, Parizio; Alĝerlando, Varsovilando.
===Sesa Dogmo===
Patriotismo au servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; la servado speciale al la gentaj interesoj, lingvo au religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon au religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neŭtrale-homa kaj festoj neŭtrale-homaj au regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio ĉi ne estos ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu au alia genta lingvo; kaj de ĉia reciproka batalado de lingvoj au religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.
===Sepa Dogmo===
Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo au religio super la aliaj kaj ĝi per ĉiuj fortoj batalados kontrau la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superjhetados per koto. Sed mi neniam konfuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgau, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kauzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la popoloj, ke ĉia ago kontrau la devizo "la regno por la regnanoj" kaj ĉia perfor-tajho de unuj regnanoj kontrau aliaj restas ĉiam perfortajho, eĉ se ĝi estas farata de grandega plimulto kontrau malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la homaro estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj tiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.
===Oka Dogmo===
Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton "homarano", por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco shovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ĝin - almenau en parolado kun homaranoj - per neŭtrale-geografia nomo de mia regno au lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankau al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p. Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano, Varso-vilanda homarano.
===Naŭa Dogmo===
Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam aldoni la vortou "homarana", por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa, En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble ankau en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia mi devas respondi: La ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multajh lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo au dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedas tiun ĉi lingvon).
Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankorau la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstatauigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.
===Deka Dogmo===
Mia religo mi nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, au al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldord la nomon "homarana", por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:
a) Sub la nomo "Dio" mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mla saĝo kaj koro.
b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la regulon "agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj auskultu ĉiam la voĉon de via konscienco"; ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn au kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado au neplenumado dependas de mia persona deziro.
c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu au alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas laŭdi nek mallaŭdi pro lia tradicia religio, kaj ke bonaj au malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferen-con inter unu religio kaj alia kaj la solan kauzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homojh, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la homaranoj de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj homaranoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtrale-homaj.
===Dek-unua Dogmo===
Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellaboradi kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga rellgio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo homarana mi auskultados la verkojn de la gran-daj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia "mi" al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon sensharĝigi sian konsciencon al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas sharĝita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun homaranoj de aliaj urboj.
Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankorau karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauparolas al la scienco, kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la homara-noj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetojh havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neŭtrale-homa.
===Dek-dua Dogmo===
Homarano mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la "Deklaracion de Homaranismo" kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj homaranaj temploj au rondetoj.
Rimarko: ĉiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo intemacia.
{{havenda artikolo|Homaranismo}}
== Vidu ankaŭ jenon: ==
|