Kongregacio por la evangelizado de la popoloj: Malsamoj inter versioj

unu el la ministerioj de la Apostola Seĝo (de la Vatikano)
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kongregacio por la evangelizado de la popoloj''' estas unu el la ministerioj per kiuj la Apostola Seĝo (ĉi-kaze ankaŭ Roma Kurio) plenumas suajn taskojn je la servo de la tuta ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:57, 3 jul. 2010

Kongregacio por la evangelizado de la popoloj estas unu el la ministerioj per kiuj la Apostola Seĝo (ĉi-kaze ankaŭ Roma Kurio) plenumas suajn taskojn je la servo de la tuta katolika eklezio.

Estis la jaro 1622 kiam per la buleo «incrutabili Divinae Providentiae» de papo Gregorio la 15-a estis fondita la Kongregacio «de Propaganda Fide». Ĝia specifa tasko estis la disvastigo de la fido tramonde kun specifa kompetenteco kunordini ĉiujn misiajn fortojn, doni direktivojn por la misioj, provizi materiajn helpojn, stimuli la formadon de la klarularo kaj lokaj hierarkioj kaj kuraĝigi la fondiĝon de novaj tiucelaj institutoj.

Kiam poste en 1967 Paŭlo la 6-a, per la Konstitucio «Regimini Ecclesiae Universae", reordigis kaj adekvatigis la taskojn de la Roma Kurio laŭ la direktovoj de la Koncilio (Vatikana Dua), la Kongregacio surprenis la nomon de Kongregacio por la evangelizado de la popoloj, kaj koncilia dekreto pliprecizigis la funkciojn. Aparte, oni substrekis ke ties funkcio devas akompani ĉiujn mision kaj provizi por la kreado de aŭtonimion kaj sinregon de novaj eklezioj, respektante tamen, kaj defendi, la prerogativojn de la orientaj eklezioj.

Post retuŝoj de Johano Paŭlo la 2-a, nun (2010) la Kongregacio estas estrata de 61 membroj - kardinaloj, ĉefepiskpoj, episkopoj, kaj Naciaj Direktoroj de Misiaj institutoj kies agado konsistas precipe en la transdonado de sia sperto kaj kompetenteco en diversaj scienco utilaj en la avengelizado. Supera reganto estas jam de 2006 kardinalo Ivan Dias jam ĉefepiskopo de Bombay.

La Kongregacia sidejo troviĝas en Romo en la Piazza di Spagna, kie laboras ĉirkaŭ sesdekoj da personoj, klerikaj kaj laikaj.

Inter la taskoj de la kongregacio ne sekundaras tiu de la akiro kaj administrado de la rimedoj akumulitaj pere de la liberaj varispecaj almozoj de la fidelularo, por la instituciaj bezonoj. El tiu kongregacio dependas ankaŭ univesitato kaj kolegioj kaj kunvivadoj por la kultura kaj spirita preparado de junuloj aspirantaj al sacerdoteco kaj misisteco, kutime tien senditaj de iliaj episkopoj.

(Aldonidas eble baldaŭ forgesendas jena infomo: La antaŭlasta prefekto (ekde 2001 al 2006) de tiu kongregacio, itala kardinalo Crescenzio Sepe nun ĉefepiskopo de Napolo, estas nun prienketata, kune kun eksministro de la Itala Respubliko, de la prokurorejo de Perugia (Italio) pro suspektoj kaj malkongruaĵoj rilate la bontenadon de la palaco de Propaganda Fide, damaĝita pro la skuoj provokitaj la subtrajno, kaj pro aliaj similaj aferoj pri kiuj multe parolas la informedioj).


Eksteraj ligoj

[1]