Galega naciismo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|230px|Landlima indikilo en la portugala urbo [[Valença do Minho kun la skribaĵo ''Espanha não é Galiza'' ("Hispanio ne estas Galegio").]] La '''g... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 20:49, 4 jul. 2010
La galega naciismo estas tendenco ĉefe socia (el kultura kaj politika dimensio) kiu proponas la agnoskadon de Galegio kiel nacio.
Ideologio
Ene de la galega naciismo troveblas du ĉefaj ideologiaj tendencoj:
- Unu, la plimulta, kiu pledas por ampleksa aŭtonomio, aŭ por la transformado de Hispanio en federacia aŭ kunfederacia ŝtato.
- Alia, la sendependisma maldekstro, kiu volas la disiĝon disde Hispanio kun la modelo de kapitalisma socio.
Ĉi tiuj du tendencoj havas komunaĵojn kiel la defendo de la lingvo kaj kultur galegaj, la agnoskado de Galegio kiel nacio kaj defendo de la reintegrado de la galeglingvaj urbodomoj de Asturio kaj Leono kaj Zamoro en Galegio. La maldekstra galega naciismo moviĝas ekde pozicioj radikalaj (Primeira Linha) ĝis aliaj pli moderataj el centra-maldekstra ideologio.