Norda Rio-Grando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: et:Rio Grande do Norte osariik
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: war:Rio Grande do Norte; cosmetic changes
Linio 61:
En la [[portugala lingvo]], ĝi nomiĝas ''Rio Grande do Norte'' ("Norda Granda Rivero"), kies proksima prononco en Esperanto estas ''hiu grandi du norti'' (''hiu granĝi du norĉi'', en aliaj regionoj).
 
== Historio ==
Post disdonacado de la [[Heredaj Provincoj de Brazilo]], en [[1535]], la tiam nomata Rio-Grando estis donacita de la reĝo [[Johano la 3-a (Portugalio)|Johano la 3-a]] al [[João de Barros]]. La koloniado frakasis kaj la [[Francio|francoj]] ekregis la regionon ĝis [[1598]], kiam la [[Portugalio|portugaloj]], gviditaj de [[Manuel de Mascarenhas Homem]] kaj [[Jerônimo de Albuquerque]], iniciatis konstruadon de la [[Fortikaĵo Reis Magos]] por garantii posedon de la teritorio.
 
Linio 68:
En [[1701]], post regado de la estraro de [[Bahio|Provinco Baía de Todos os Santos]], la Norda Rio-Grando fariĝis regata de [[Pernambuko|Provinco Pernambuco]]. En [[1817]], la senpatra provinco kuniĝis al la [[Pernambuka Revolucio]], establinte en la urbo [[Natalo]] ties provizora estrarejo. Pro frakaso de la ribelado, ĝi rekuniĝis al la Regno kiel provinco en [[1822]]. En [[1889]], pro respublikigo, ĝi plu transiĝis al [[subŝtato]].
 
== Geografio ==
Norda Rio-Grando okupas areon grandan je 52.796,791 km². Norde kaj oriente, ĝi havas limojn kun la [[Atlantika Oceano]]; sude, kun [[Paraibo]]; okcidente, kun [[Cearao]]. Ĝi estas la brazila subŝtato plej proksima al [[Afriko]].
 
Linio 83:
Ĝiaj plej multe enloĝataj urboj estas: [[Natalo (Brazilo)|Natalo]], [[Mossoró]], [[Parnamirim]], [[Caicó]] kaj [[Ceará-Mirim]].
 
== Ekonomio ==
[[Dosiero:Natal_(Rio_Grande_do_Norte)_00309.JPG|thumb|250px|[[Natalo (Brazilo)|Natalo]], ĉefurbo de Norda Rio-Grando.]]
 
Linio 90:
Ĝia [[ekonomio]] nuntempe ampleksiĝas. Je [[mineralekspluato]], ĝia produktado estas ĉefe de [[petrolo]] (dua plej granda produktanto de Brazilo) kaj [[kuirsalo]]. Je [[agrobredado]], elstaras [[salikokbredo]], [[akvuma fruktokulturo]] ([[ananaso]], [[banano]], [[melono]] kaj [[kokoso]], inter aliaj) kaj [[tradicia brutbredo]]. Rimarkindas, ke ĉirkaŭ 70% de la melonoj produktataj en Brazilo estas nord-rio-grandaj. Je [[industrio]], elstaras la teksaĵa fabrikaro kaj la [[tergaso|tergas-]] kaj petrol-procedejoj de [[Petrobrás]].
 
== Esperanto en Norda Rio-Grando ==
Antaŭ la ekzisto de [[Potigvara Esperanto-Asocio]], estis nur izolitaj esperantistoj. Estas informo, ke [[Liga Artístico-Operária de Natal]]” gvidis Esperanto-kurson en la jaro [[1926]], la instruisto estis S-ro [[Jerônimo dos Santos]]. Krom tiu samideano ni havas informon pri la ekzisto de aliaj esperantistoj: [[João Pereira de Siqueira]], en Natal; [[Jorge Cruz]], en [[Macau]]; [[Estevão Alves]], en [[Macaíba]]; D-ro [[Sebastião Maltez Fernandes]], en [[Caraúbas]]; D-ro [[Gentil Fernandes]], en [[Areia Branca]]; kaj [[Targino Soares]], en [[Mossoró]], kie estis fondita la unua Esperanto-grupo en la Subŝtato, laŭ notoj de S-ro [[Moacir da Silva Cunha]].
 
Linio 101:
En [[1945]] [[Jerônimo dos Santos]] (el [[Natalo]]) kaj [[Targino Soares]] el [[Mossoró]] representis la subŝtato en [[10-a Brazila Kongreso de Esperanto]].
 
== Flago ==
La flago estis agnoskata en la 3-a de decembro 1957, surbaze je desegno de [[Luís da Câmara Cascudo]]. En la centro do la flago estas la ŝtata ŝildo, kiu estis agnoskata en la 1-a de julio 1909.
 
== Referencoj ==
<references/>
 
== Eksteraj ligoj ==
{{commons|Rio Grande do Norte}}
* [http://www.rn.gov.br Registaro de Norda Rio-Grando] (en la portugala lingvo)
Linio 166:
[[vi:Rio Grande do Norte]]
[[vo:Rio Grande do Norte]]
[[war:Rio Grande do Norte (Estado)]]
[[zh:北里约格朗德]]
[[zh-min-nan:Rio Grande do Norte]]