Vladimir Perepelica: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
Sovetia kaj rusia esperantisto ekde [[1986]].
 
En [[1986]] li lernis Esperanton dum dusemajna ekspreskurso de [[Aleksandr Melnikov]]. Laŭ metodo de A.Melnikov ĉiu kursanto ricevas kromnomon (dum la kurso li havis kromnomon ''Leontodo''). Laŭ la kondiĉo Vladimir Perepelica ricevis kromnomon ''Parolema Fiŝo''. De tiu tempo en esperanto-medio li estas konata kiel '''P.Fiŝo'''. Aliaj kromnomoj: Maksim, Maks (aludo al fama sovetia kinofilmo "Maksim Perepelica"), Vlad, la maldikulo.
 
Post fino de la kurso P.Fiŝo aktive partoprenis organizadon kaj pluan vivon de Esperanto-klubo en la urbo [[Volĵskij]] ''Samideano''. En 1987 P.Fiŝo lanĉis kontaktojn kun urba komitato de [[Komsomolo]] en Volĵskij. La kontaktoj helpis organizi en Volĵskij festivalojn [[EoLA]]-2 kaj [[EoLA-3]]. En la sama jaro li kunorganizis Esperanto-klubon ''Vagabondo'', kies vicprezidanto estis ĝis la mallanĉo de la klubo en [[1990-aj jaroj]].