Seon: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lmo:Seon (AG)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Seon, Swiza; cosmetic changes
Linio 13:
}}
 
== Pri la komunumo ==
''' Seon''' estas komunumo en la [[distrikto Lencburgo]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 4684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
Seon situas sudokcidente de la urbo [[Lencburgo]] en la valo ''Seetal'' ĉe la bordo de la rivero [[Aabach (Seetal)|Aabach]], elfluanto el la [[Lago de Hallwil]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Seon limas en ordokcidento al [[Schafisheim]], en nordo al [[Staufen]], en nororiento al [[Lencburgo]], en oriento al [[Egliswil]], en sudoriento al [[Seengen]], en sudo al [[Hallwil]] kaj [[Dürrenäsch]], en sudokcidento al [[Teufenthal]], kaj en okcidento al [[Gränichen]].
 
== Trafiko ==
[[Dosiero:Seon-Stacidomo kaj komunuma administrejo 533.jpg|thumb|left|150px|<small>Stacidomo kaj komunuma domo de Seon</small>]]
Seon disponas pri stacidomo ĉe la tiel nomita ''Seetal-Fervojo'', tio estas trajnlinio de la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Lencburgo]] al [[Lucerno]]. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A1]] troviĝas en Lencburgo.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Seon datiĝas el la jaro [[893]] kiel ''Sewa''. En [[mezepoko]] en Seon regis la [[grafo|Grafoj]] de [[Lencburgo]] kaj ek de [[1173]] la [[Grafoj de Kiburgo]], kies heredantoj estis la [[Habsburgoj]]. En la jaro [[1415]] [[Argovio]] estis konkerita de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj Seon fariĝis servuto de [[Berno]]. Post la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]] Seon apartenis dum kvin jaroj al la [[Kantono Baden]], kiu en la jaro [[1803]] estis integrita al [[Kantono Argovio]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{el}}[http://www.seon.ch Oficiala retejo de la komunumo Seon]
 
Linio 51:
[[sv:Seon]]
[[vo:Seon]]
[[war:Seon, Swiza]]