Unua Juda-Romia Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Primera Guerra Judeo-Romana
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Unua Juda-Romia Milito''', ankaŭ nomata kiel '''Granda Juda Ribelo''' ([[hebree]] ''המרד הגדול'', ''ha-Mered Ha-Gadol''), estis la unua el tri ĉefaj ribeliĝoj de la [[judoj]] de la provinco [[Judea]] kontraŭ la [[Romia Imperio]] kaj okazis inter la jaroj [[66]] kaj [[73]] p.K. (la dua estis la [[milito de Kitos]] ([[115]]-[[117]]) kaj la tria la [[Ribeliĝo de Bar Kojba]] ([[132]]-[[135]]). Ĝi komenciĝis en la jaro 66, pro la religiaj streĉitaĵoj inter grekoj kaj judoj. Ĝi finiĝis kiam la romiaj legioj, estrataj de [[Tito]], sieĝis kaj detruis [[Jerusalemo]]n, disrabis kaj bruligis la [[Templo de Jerusalemo|Templon de Jerusalemo]] (en la jaro [[70]]), malkonstruis la ĉefajn judajn fortikaĵojn (speciale [[Masada]], en [[73]]), kaj sklavigis aŭ masakris la plejparton de la juda loĝantaro.
Post la ribeliĝo, tuta Judeo konvertiĝis en provinco ĉe ruinoj, kun Jerusalemo sub ruinaĵoj kaj la templo detruita. Proksimume 1.100.000 judoj mortis kaj 97.000 estis kaptitaj kaj sklavigitaj. Ekde la historia vidpunkto, la malvenko de la judoj estis unu el la kaŭzoj de la [[Juda Diasporo]] —multaj judoj disiĝis post malapero de la ŝtato kaj kelkaj aliaj estis venditaj kiel sklavoj en diversaj regionoj de la Romia Imperio —, kaj unu el la plej grandaj katastrofoj de la juda historio. Ekde religia vidpunkto, la detruado de la Templo de JerusalemosupozigisJerusalemo supozigis la spiritualan perdon plej gravagravan por la judoj kiun ili hodiaŭ ankoraŭ memoras en la tago [[Tisha b'Av]].
 
[[Kategorio:Historio de Israelo]]