Maurice Rollet de l'Isle: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ekstera ligilo
Linio 1:
[[Dosiero:Robert-RolletdelIsle.jpg|thumb|right|karikatura bildkarto el ĉ. 1913]]
'''Maurice ROLLET DE L' ISLE''' (role dö lil), [[Francio|franco]], hidrografista ĝenerala inĝ. de la franca maristaro, estinta dir. de la Centra Oficejo hidrografista en Paris. Nask. je la [[19-a de novembro]] [[1859]] en [[Paris]]. E-iĝis en [[1903]]. Prezidis la Parizan sekcion „Latina Kvartalo“ en [[1909]]. Prez [[SFPE]] 1911-23. Kunorganizinto de la UK en Paris, [[1914]]. Prez. la Parizan grupon 1920. Membro de ICK. Ĝen. sekr. de [[ISAE]]. LK de 1909, dir. de la Akademia Sekcio de teknikaj vortaroj, redaktis ĝian bultenon. Prez. de la Akademio de [[1933]]. Li tute direktis la francan movadon de [[1911]] ĝis [[1923]]. Direktante sian atenton al la ĝenerala propagando, li redaktis kolekton da broŝuroj, unuj ĝeneralaj, aliaj difinitaj por individua propagando ĉe personoj de profesioj, al kiuj E povas esti utila (komercistoj, instruistoj, ktp). En [[1932]] li verkis broŝuron specialan por la deputitoj kaj senatanoj. Tiuj dokumentoj estas modeloj de klareco kaj de konvinka forto. Li agis persone, ĉiam en formo modera, sed per senlaca agado, en la intelektaj medioj kaj el diversaj porscienca societoj. Al li oni dankas speciale la agadon de la Komerca ĉambro de Paris (1920), kiun sekvis la raporto de Baudet, la enkondukon de E en la „Ecole Universelle par correspondance“, la proponon de la „Association française pour l' Avancement des Sciences“ por E kaj la faman manifeston por E, subskribitan de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, ĉe kiu Generalo Sébert estis jam klopodinta. Li kunlaboris en diversaj E-aj gazetoj, precipe sciencaj. Krom prop. broŝuroj kaj scienca fundamenta terminaro, li direktis „Provo de Marista Terminaro“, 1908; kaj verkis: „L' Initiation à l' E“, 1928. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L. BASTIEN.
 
 
'''Eksteraj ligiloj'''
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=Rollet+Isle Verkoj de kaj pri Maurice Rollet de l'Isle] en la [http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
 
 
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R|ROLLET DE L'ISLE, Maurice]]