Tria koncilio de Konstantinopolo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {| style="border:2px solid #E3B707; background: #FFFCEF; margin:0 0 0.5em 1em; border-collapse:collapse; float:right;clear:right; width:300px; text-align:left; font-size:95%;" border="1"...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:22, 9 jul. 2010

Tria koncilio de Konstantinopolo
6-a Ekumena Koncilio
Dato 680
Agnoskita de katolikoj kaj ortodoksanoj
Antaŭa koncilio Dua koncilio de Konstantinopolo
Posta koncilio Dua koncilio de Niceo (katolika), Kvara koncilio de Konstantinopolo (ortodoksa)
Kunvokita de Imperiestro Konstantino la 4-a
Prezidita de Imperiestro Konstantino la 4-a
Nombro da partoprenantoj La dokumentoj havas de 43 al 174 subskriboj.
Ĉeftemo Monotelismo

La Tria koncilio de Konstantinopolo, okazinta de la 7-a de novembro 680 al la 16-a de septembro 681. Ĝi estis kunvokita de la romia imperiestro de oriento Konstantino la 4-a, kaj prezidita de li mem. La ĉefaj rolludantoj en tiu ĉi koncilio, la tria okazinta en la sama urbo, estis Konstantino la 4-a kaj la la patriarko Sergio; ankaŭ du papoj: Agatono kaj Leono la 2-a.

La celo de la koncilio, ekde doktrina vidpunkto estis la problemoj pro la herezo monotelismo, kiu rekonis en Jesuo nur unu volon kaj unu naturon: la dia. Ĝi estas sukceda doktrino de la monofizidismo kiu nur akceptas en la homo-dio nur unu naturo: la Logos.

La ĉefa kontribuo de la Tria koncilio de Konstantinopolo estis la dogma difinado laŭ la voloj kaj operacoj de Jesuo. Ĉi tiu koncilio fermas la tiel nomataj "kristologiaj koncilioj". Ĝi resumas la doktrinon pri Kristo tiel kiel la Patroj de la Eklezio komprenis ĝin en la unuaj tempoj.