Granda incendio de Londono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pl:Pożar Londynu (1666)
Linio 113:
Pro la ĥaoso kaj la tumultoj kreitaj de la fajro, Karlo la 2-a timegis novan ribelon de Londono. Li kuraĝigis la senhejmulojn forlasi la ĉefurbon kaj enloĝiĝi aliloke: li publikigis proklamon, laŭ kiu "''ĉiuj Urboj kaj Vilaĝoj devos, sen kontesto, gastigi la supre menciitajn mizerajn personojn kaj rajtigi al ili liberan praktikon de iliaj manmetioj''". Speciala "fajrokortumo" (''Fire Court'') estis establita koncerne la multajn disputojn inter luantoj kaj proprietuloj, por elekti tiujn, kiuj rajtus rekonstrui (surbaze de pagkapableco). La kortumo restis aktiva ekde [[februaro]] [[1667]] ĝis [[septembro]] [[1672]]. La ekzameno de averaĝa afero kutime necesigis nur unu tagon: sen la fajrokortumo, la juraj disputoj estus kritike prokrastinta la rekonstruadon, kiun Londono bezonis por resaniĝi. Iniciatitaj de Karlo, sufiĉe radikalaj rekonstruad-planoj de la ruinigita [[City (Londono)|City]] ekfloris. Se Londono estus rekonstruita laŭ tiuj planoj, oni asertis, ĝi povus rivali [[Parizo]]n koncerne [[Baroko|barokan belegecon]] (vidu dekstre la planon de [[John Evelyn|Evelyn]]). La reĝo kaj la municipo de la City kunkune provis determi, "''al kiuj ĉiuj domoj kaj grundoj ja fakte apartenis''", por traktadi kun la proprietuloj kaj proponi al ili kompensmonon por la plenumo de tiuj grandiozaj planoj. Sed oni rapide rezignis tiun malrealistan ideon. Oni vane admonis la laboristojn, ke ili mezuru la parceloj sur kiuj antaŭe staris domoj, kvankam homoj ankoraŭ ĉefe zorgis pri ĉiutaga vivteno aŭ forestis el la ĉefurbo. Pro la manko de laboristoj post la fajro, ne eblis plenumi tian taskon. Krom [[Christopher Wren]] kaj John Evelyn, aliaj planoj estis proponitaj de [[Robert Hooke]], [[Valentine Knight]] kaj [[Richard Newcourt]].
 
[[Dosiero:Wren plan fireJohn_Evelyn's_plan_rebuilding_London_Great_Fire_1666.png|thumb|right|300px|La plano de [[John Evelyn]] por rekonstrui fundamente malsaman [[Londono]]n neniam konkretiĝis.]]
Pro la nesolveblaj problemoj pri proprieto, efektiviĝis neniu el la grandskalaj barokaj skemoj, kiuj proponis novan Londonon kun larĝaj [[placo]]j kaj [[avenuo]]j. Ekzistis neniu persono, kun kiu oni povis traktadi, sed ankaŭ neniu ilo por kalkuli la pagendajn kompensojn. Tute kontraŭe, la malnova stratplano estis reuzita por la nova City, nur kun kelkaj plibonigaĵoj koncerne [[higieno]]n kaj fajrosekurecon: pli larĝaj stratoj, granspacaj kaj facile alireblaj [[varfo]]j laŭlonge de la [[Tamizo]] (sen domoj obstrukcante la irejon al la rivero) kaj, antaŭ ĉio, [[Briko|brik]]- aŭ [[Ŝtono|ŝton]]-konstruaĵoj (ne plu [[Ligno|lignaj]]). Novaj publikaj konstruaĵoj stariĝis sur la samaj lokoj kiel antaŭe: la plej famaj ekzemploj estas kompreneble la [[katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|katedralo Sankta Paŭlo]] kaj la kvindek novaj [[preĝejo]]j kreitaj de Christopher Wren.