Mara krokodilo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Oni ne reformumu vikipedie |
||
Linio 25:
Mara krokodilo havas pli longan [[muzelo]]n ol parenca [[marĉa krokodilo]] - ĉ. duoble pli longan ol vastan ĉe la bazo.<ref name="Guggisberg">{{cite book | author = Guggisberg, C.A.W. |url = | title = Crocodiles: Their Natural History, Folklore, and Conservation| year = 1972 | pages = 195 | isbn = 0715352725}}</ref> Mara krokodilo havas mapli da [[skvamo]]jn ĉe la [[kolo]] ol aliaj [[krokodilulo]]j kaj la korpo estas multe pli vasta ol korpoj de kutimaj krokodiloj. Pro tio fruaj esploristoj kredis, ke ĝi estas aligatoro.<ref name = "ufl"/>
Plenkreska
Estas iom da diskutoj pri la plej grandaj maraj krokodiloj. La plej longa ''mezurita'' speciano estis haŭto de mortigita krokodilo, proksimume 6.1 metroj longa. Ĉar haŭtoj de krokodiloj kutime iom malkreskas post forigo, oni supozas, ke viva krokodilo longis ĉ. 6.3 metrojn kaj probable pezis ĉ. 1200 kg.<ref name="uflfaq">[http://www.flmnh.ufl.edu/natsci/herpetology/brittoncrocs/cbd-faq-q2.htm Which is the largest species of crocodile?]</ref> Estas trovita [[kranio]] de krokodilo, mortigita en [[Orissa]]<ref name=underwatertimes1>[http://www.underwatertimes.com/news.php?article_id=51790108324 Guinness: India Park Home to World's Largest Crocodile; 23 Feet]</ref>, laŭ kiu oni estrapolis, ke la viva besto longis ĉ. 7.6 metrojn, kvankam poste sciencistoj sugestis ke ĝi estis ne pli longa ol 7 metroj.<ref name = uflfaq/> Malpli pruvitaj deklaroj pri krokodiloj ĉ. 9 metroj estas sennombraj: unu speciano, mortigita en [[Bengala golfo]] en [[1840]] esta raportita 10-metra; alia, mortigita en [[1823]] ĉe Jala Jala en [[Luzono]], [[Filipinoj]] estis, laŭ raporto, 8.2 metrojn longa; oni raportis 7.6-metran krokodilon en [[Hugli-rivero]], [[Kolkato]]. Tamen, esploroj de la kranioj de tiuj specianoj sugestas, ke la bestoj longis nur 6 ĝis 6.6 metrojn.
Linio 52:
== Dieto kaj konduto ==
[[Dosiero:Leistenkrokodil.jpg|left|thumb|Mara krokodilo elsaltas el la akvo en [[Kakadu Nacia Parko]]]]
Mara krokodilo estas [[karnovoro]] kaj oportunista rabobesto, kapabla ataki preskaŭ ĉiun animalon, kiu eniras ĝian teritorion, kaj en la akvo, kaj sur la lando. Junaj krokodilidoj estas malgrandaj kaj fokusas je malgranda predo, kiel [[insekto]]j, [[amfibio]]j, [[krustacoj]], malgrandaj [[reptilio]]j kaj [[fiŝo]]j. Ju pli kreskas la krokodilo, des pli varian predon ĝi povas kapti, kvankam relative malgrandaj animaloj estas grava parto de dieto eĉ por plenkreskuloj. Plenkreska mara krokodilo povas kapti kaj manĝi ĉiun animalon de sia vivareo, inkluzive [[simio]]jn, [[kanguruo]]jn, [[apro]]jn, [[dingo]]jn, [[bruto (agrikulturo)|bruton]], [[goano]]jn, [[birdo]]jn, [[akvobubalo]]jn, [[gaŭro]]jn, [[ŝarko]]jn<ref name=underwatertimes2>[http://www.underwatertimes.com/news.php?article_id=84173256109 No Bull: Saltwater Crocodile Eats Shark]</ref><ref>[http://photos1.blogger.com/blogger/7194/799/1600/Crocodile-shark.jpg Foto de krokodilo manĝanta ŝarkon]</ref> ktp., kaj ankaŭ [[homo]]j ne estas ekskludo<ref name=maneater/><ref name=crocattack>[http://www.telegraph.co.uk/news/main.jhtml?xml=/news/2007/09/04/wcroc104.xml Mother's tug-of-war with child-eating crocodile]</ref>. [[Bovo|Hejmaj bovoj]], [[ĉevalo]]j, akvobubaloj kaj gaŭroj, kiuj kutime pezas pli ol [[tuno]]n, estas la plej granda predo de plej
Mara krokodilo estas [[embuska rabobesto]]. Ĝi plej kutime atendas ĝis la momento, kiam la predo venas proksimen al la akvo, kaj poste subite elsaltas kaj kaptas ĝin. Plej ofte, predanimaloj estas momente mortigataj per enorma premo de krokodilaj [[makzelo]]j, aliaj estas dronataj. Mara krokodilo estas ege forta kaj kapablas enteni tunan bubalon en la akvon aŭ kraŝigi kranion de plenkreska bovo. Tipa atako de la krokodilo estas tiel nomata "rulo de l' morto", kiam ĝi prenas predon inter makzeloj kaj fortege rulas flanken. Tiel la kaptanta animalo, se ĝi ne mortas tuj pro impakto, perdas balancon kaj estas pli facile entenebla en la akvon. Ankaŭ krokodiloj uzas la rulon por disŝiri mortigitan predon, se ĝi estas tro granda por engluti.
|