Animeo: Malsamoj inter versioj

7 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Oni ne reformumu vikipedie
e (→‎Notoj kaj referencoj: -kat+{{havenda artikolo}} (diskuto))
(Oni ne reformumu vikipedie)
 
==== Kliŝa desegnmaniero de fikciuloj ====
[[Dosiero:Hitohira.jpg|thumb|left|200px|Roluloj de animeo ''[[Hitohira]]'' - ĉiu rolulo havas karakteron tre facile komprenebla laŭ ŝliaties vizaĝo]]
Tradicie, laŭ esprimo de okuloj oni povas kompreni tutan karakteron de rolulo:
* Ĝojaj kaj amikemaj roluloj havas grandajn, brilajn, vivoplenajn okulojn, kaj la malkomunikemaj aŭ deprimitaj pro iu tragedia estinto havas nemovemajn okulojn sen iuj sentoj.
* Ruzaj, makiavelaj aŭ simple rigore afablaj roluloj ofte havas okulojn de [[vulpo]] - tre paroĥaj, preskaŭ nevideblaj, kvazaŭ la rolulo ĉiam ridetas.
* Malĉefaj roluloj ofte havas sufiĉe grandajn okulojn, sed nur kun [[pupilo]] kaj [[konjunktivo]], preskaŭ sen iu [[iriso]]. Tiu estas aparte kutima por diferaj strataj banditoj aŭ servistoj de ĉefmaliculoj, kiuj aperas epizode en aventuraj animeoj.
* La plej grandajn okulojn kompare al aliaj partoj de vizaĝo havas infanoj, kaj kutime ju pli oldamaljuna estas la rolulo des pli malgrandaj iĝas ŝliajties okuloj.
* Se rolulo pro iu magio aŭ psikologia kialo perdas ŝlianties volon aŭ eĉ [[animo]]n, ŝliajties okuloj iĝas malbrilaj kaj ofte eĉ senpupilaj.
* En horor-animeoj tiajn okulojn ofte havas roluloj kontrolitaj de iuj malicaj fortoj.
 
 
===== Esprimo de emocio =====
Transdono de emocioj estas grava parto de anime-desegnmaniero. Krom ŝango de vizaĝa esprimo kaj voĉo de rolulo, en animeo uzatas multaj aliaj manieroj. Emocioj estas transdonitaj groteske kaj ofte eĉ nerealisme. Ekzemple, kiam la rolulo estas malgaja ŝliaties vizaĝo povas iĝi blua kaj grandegaj okuloj larmoplenaj. Kaj kiam rolulo koleras, ŝlitiu rolulo povas ekhavi fajron en okuloj, akregajn dentojn kaj entute demonan aspekton. Ankaŭ uzatas piktogramoj kiel "guto de ŝvito" aŭ "ŝvelitaj venoj" apud kapo de la rolulo. Tiaj manieroj estas aparte ofte uzataj en [[komedio|komediaj]] situacioj, kie la sentoj de roluloj ne estas tre seriozaj.
 
===== Ĉibi =====
 
=== ''TV-special'' ===
La '''Special''' (speciala, aldona seriero) estas aparta televida epizodo, kiu elsendiĝas aldone al iu anime-serio. Plej kutime ĝi estas konektita kun ĉefa scenaro de la serio, sed ne estas integra parto de ĝi. Ofte specialaj epizodoj estas aparta branĉo de la scenaro aŭ montras la mondon kaj rolulojn de la serio de nova flanko. En seriozaj anime-serioj povas aperi ''special''-epizodoj kun [[komedio|komediaj]] eĉ iom [[parodio|parodiaj]] enhavoj. Kutima trajto de ''special''-epizodoj estas ke ili estas ''fermitaj'', t.e. ne influas la ĉefan scenaron kaj la spektanto nenion perdus je kompreno de la serio se ŝlili aŭ ŝi preterlasus la epizodon. La mala, tamen, ne validas - oni devas jam koni la rolulojn kaj situacion de la serio por kompreni pri kio temas en la ''special''.
 
Kutime aldonaj epizodoj estas montritaj post fino de sezona elsendo de la serio aŭ pro iuj specialaj okazoj. Estas bona tradicio montri specialan epizodon dum iu [[ferio]], ekzemple oni ofte kreas ''special''-epizodon por [[Kristnasko]]. Okazas ankaŭ, ke oni elsendas aldonajn epizodojn ioman tempon post fino de elsendo de baza serio por rememorigi la publikon.