Regula esprimo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zooplah (diskuto | kontribuoj)
Korektis pluajn erarojn kaj malbonstilaĵojn
Zooplah (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
== Resumo ==
En komputiko '''regula esprimo''' (aŭ pli ĝuste sed malpli ofte '''regulesprimo''', mallonge '''regesp''', ang. ''regexp'') estas ĉeno kiu kongruas kun serio da ĉenoj laŭ iuj [[sintakso|sintaksaj]] reguloj. Regulaj esprimoj estas uzataj en multaj tekstoredaktiloj kaj utilas por serĉi kaj redakti pecon da teksto laŭ ia ŝablona rekono. Multaj [[Programlingvo|programlingvoj]] komprenas regulesprimojn por ĉenredaktado. Ekzemple [[Perl]] kaj [[Tcl]] enhavas adapteblajn funkciojn enmetitajn en iliajnsiajn sintaksojn. La serio da iloj (inkluzive de la redaktilo [[ed]] kaj la filtrilo [[grep]]) provizitaj de [[Unikso]]-distribuaĵoj estis la unuaj kiuj popularigis la koncepton de regulaj esprimoj.
 
== Sintakso ==
Ordinare (sed ne ĉiam) iloj, kiuj komprenas regulesprimojn, postulas limsignojn (kutime oblikvojn). Deklivo estas t.n. eskapo; t.e. ĝi indikas, ke la sekva signo prezentas ion. Jen estas la komunaj signoj:
* . ĉiu ajn signo
* \. punkto
* \w askia signo
* \W neaskia signo
* \d nombro
* \D ne nombro
* \s spaca signo (spaceto, tabo ktp)
* \S ne spaca signo
* * nul aŭ pli da okazoj
* + unu aŭ pli da okazoj
* () referencato
* $x referencanto (x estas numero)
* [] grupo
* [^] inversa grupo
* \\ deklivo
* \/ oblikvo
 
Jen ekzemplo laŭ la programlingvo Perl:
<source lang="perl">
$fonto = 'Hello';
$celo = $fonto;
$celo =~ s/[aeiou]/i/ig; # ig estas modifiloj
$celo =~ s/[^aeiou]+/b/ig;
$celo =~ s/\w$//ig;
print "$fonto => $celo\n";
</source>
 
Jen komunaj modifiloj:
* g ĉiuj okazoj
* i ignori usklecon
* m plurlinia
 
== Eksteraj ligoj ==