Tilacino: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nuligis redaktojn: 1. Sekso de Benjamin estas grava polemika afero, 'ĝi' ne estas varianto. 2. "Dido (birdo)" estas evidenta tajperaro kiu hazarde envenis en PIV. Ĝustavorto estas "Dodo".)
 
==Priskribo==
[[Image:Tasmanian tiger.jpg|thumb|Paro de tilacinoj en [[Hobart Zoo]] iam antaŭ [[1921]] Notu ke la iĉomasklo (pli malproksime de la kamero) estas pli granda ol la ino.]]
Priskriboj de tilacino estas variaj ĉar ĉiu informo venas de konservitaj idoj (t.n. [[ĝoeo]]j), fosiliaj rekordoj, haŭtoj kaj skeletoj, priskriboj de naturalistoj kaj nemultnombraj monokromaj fotoj kaj videoj de la bestoj en [[zoo]]j.
 
Tilacino aspektis kiel granda glatlana hundo kun akra [[vosto]], kiu glate eliris el la korpo, simile al tiu de [[kanguruo]]. Multaj eŭropaj observistoj komparis tilacinon kun [[hieno]] pro ĝia malkutima pozo kaj ĝenerala konduto.<ref name="PWS2" /> La haŭto estis flavece bruna kun 13 ĝis 21 distingaj malhelaj strioj sur malantaŭa parto de dorso kaj ĉe bazo de la vosto (pro la strioj tilacinoj estis foje kromnomataj "tigroj"). La strioj estis pli distingaj en junaj specianoj kaj eventuale malklariĝis kun aĝo.<ref name="ABRS">{{cite web|url=http://www.deh.gov.au/biodiversity/abrs/publications/fauna-of-australia/pubs/volume1b/20-ind.pdf|title=Fauna of Australia chap.20 vol.1b|author=Joan Dixon|publisher=Australian Biological Resources Study (ABRS)| accessdate = 2006-11-22|format=PDF}}</ref> Unu el la strioj daŭriĝis al la ekstero de malantaŭa [[femuro]]. La hararo estis densa kaj mola, kun haroj ne pli longaj ol 15 mm. Vostoj de adoleskaj specianoj havis hupeton ĉe la pinto. Tilacinoj havis rondecajn starantajn [[orelo]]jn ĉ. 8 cm longajn kaj kovritajn per mola lano.<ref name="AM1">{{cite web|url=http://www.amonline.net.au/thylacine/02.htm|title=Australia's Thylacine: What did the Thylacine look like?|publisher=Australian Museum|year=1999| accessdate = 2006-11-21}}</ref> Ĝenerala koloro variis ekde oĥra ĝis malhel-bruna, kaj ĉe la [[ventro]] la hararo estis kremkolora.<ref name="UTAS">{{cite web|url=http://www.zoo.utas.edu.au/tfprofiles/tasanimals/Thylacine2.htm|title=Profile - Thylacine|author=Dr Eric Guiler|publisher=Zoology Department, University of Tasmania|year=2006| accessdate = 2006-11-21}}</ref>
 
Plenkreska tilacino estis averaĝe 100 ĝis 130 cm longa, kun vosto de ĉ. 50 ĝis 65 cm.<ref name="PI">{{cite book|title=Tasmania's Threatened Fauna Handbook|author=Sally Bryant and Jean Jackson Threatened Species Unit, Parks and Wildlife Service, Tasmania|publisher=Bryant and Jackson|year=1999|pages=190–193|isbn= 0-7246-6223-5|url=http://www.dpiw.tas.gov.au/inter.nsf/Attachments/RLIG-5425ZR/$FILE/threatfauna.pdf|format=PDF}}</ref> La plej granda konata speciano longis 290 cm de nazo ĝis vosto.<ref name="UTAS" /> Plenkreskuloj estis ĉ. 60 cm altaj kaj 20 ĝis 30 kg pezaj.<ref name="PI" /> Estis ioma [[seksa duformismo]], ĉar iĉojmaskloj estis ĝenerale pli grandaj ol inoj.<ref name="FA">{{cite journal|journal=Ecology|date=1997-12|author=Menna Jones|title=Character displacement in Australian dasyurid carnivores: size relationships and prey size patterns|publisher=Ecological Society of America
|url=http://www.findarticles.com/p/articles/mi_m2120/is_n8_v78/ai_20608534/pg_1
|accessdate=27 November|accessyear=2006}}</ref>
 
Ina tilacino havis marsupion kun kvar [[mamo]]j, sed, malsimile al aliaj marsupiuloj, la marsupio malfermiĝis malantaŭen. IĉojMaskloj ankaŭ havis marsupion, en kiun ili povis kaŝi siajn [[skroto]]jn por protekto.<ref name="ABRS" /> Tio estas unika ekzemplo inter aŭstraliaj marsupiuloj. La sola alia specio kun vira marsupio estas [[akva oposumo]], ''Chironectes minimus'', kiu vivas en [[Meksiko]], [[Centra Ameriko|Centra]] kaj [[Suda Ameriko]].
 
Tilacinoj povis malfermi siajn [[maksilo]]jn je nekutime granda angulo: ĝis 120 gradoj.<ref name="APTTR">{{cite web|url=http://animal.discovery.com/news/afp/20031020/thylacine.html|title=Extinct Thylacine May Live Again|author=AFP|publisher=Discovery Channel|date=2003-10-21| accessdate = 2007-11-28}}</ref> Tion oni povas vidi en serio de monokromaj videoj de kaptita tilacino, kiujn filmis [[David Fleay]] en 1933. La maksiloj estis muskolozaj kaj fortaj kaj havis 46 [[dento]]jn.<ref name="AM1" />
===Benjamin kaj serĉoj===
[[Image:ThylacineHobart1933.jpg|thumb|Benjamin, la lasta konata tilacino, en [[Hobart Zoo]] (tiam Beaumaris Zoo) ĉ. [[1933]]. [[Skroto|Skrota sako]] ne videblas en tiu ĉi aŭ iu alia foto de Benjamin, kondukanta al supozo ke "li" estis ino. Tamen ekzisto de vira marsupio ĉe tilacinoj igas certigon neebla.]]
La lasta konata tilacino, al kiu oni donis nomon ''Benjamin'' (kvankam ties sekso neniam estis konfirmita) estis kaptita en [[1933]] kaj sendita al [[Hobart zoo]], kie ĝi vivis dum tri jaroj. Poste, Frank Darby, kiu, laŭ siaj propraj asertoj, laboris en la zoo dum tiu tempo, sugestis en gazeta intervuo en [[1968]], ke nomo Benjamin estis uzata kiel kromnomo de la besto. Tamen, ekzistats neniuj rekordoj de tiu tempo, kiuj mencius la nomon, kaj tiama estro de la zoo Alison Reid kaj publikisto Michael Sharland asertis, ke neniu kun nomo Frank Darby iam ajn laboris en la zoo. Darby ankaŭ estas fonto de aserto, ke la lasta tilacino estis iĉomasklo. Fotoj sugestas, ke ĝi pli probable estis ino.<ref name="P198">Paddle (2000) p.198–201; Paddle ne povis trovi iujn pruvojn ke iu kun nomo Frank Darby laboris en Beaumaris/Hobart Zoo en la tempo, kiam Alison Reid aŭ ŝia patro estis estroj, kaj ankaŭ rimarkis aliajn nekongruaĵojn en rakonto de Darby dum la intervuo en [[1968]].</ref>
 
Tiu ĉi tilacino mortis en [[7-a de septembro]] [[1936]]. Plej verŝajne ĝi mortis rezulte de neglekto: oni ŝlosis ĝin ekster ŝirmejo dum rara ekstremo de Tasmania vetero - treega varmo dum tago kaj frosto dum nokto.<ref name="P195">Paddle (2000). p195</ref> Ĝi ankaŭ aperas en la lasta videa rekordo de vivanta tilacino - 62 sekundoj de monkroma filmo, farita en [[1933]] far natursciencisto [[David Fleay]].<ref name="NS">{{cite web|url=http://www.newscientist.com/channel/life/endangered-species/mg17022915.100