Maria la 1-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Maria da Glória Francisca Isabel Josefa Antónia Gertrudes Rita Joana''', naskiĝis en [[Lisbono]] en la [[17-a de decembro]] de [[1734]] kaj mortis en [[Rio-de-Ĵanejro]] en la [[20-a de marto]] de [[1816]]. Ŝi estis reĝino de [[Portugalio]] de [[1777]] ĝis [[1816]] kaj ankaŭ dukino de Bragança kaj princino de la regiono [[Beira]]. Ŝi postaŭis sian patron la reĝo [[Jozefo la 1-a (Portugalio)|Jozefo la 1-a]]. En [[1760]] ŝi daŭrigis la dinastion Bragança per edziniĝo al sia onklo [[Petro la 3-a (Portugalio)|Petro la 1-a]], kaj ŝi estis la unua reĝino de [[Portugalio]] kiu ekzercis faktan povon super la lando. Oficiale Maria la 1-a estas alinomita "La Kompatema" (interalie pro la kostruadokonstruado de Basílica da Estrela, kaj pro donado de azilo al azilpetantoj) kaj en la lastaj jaroj oni ankaŭ nomis ŝin "La Freneza" pro la mensa malsano kiu atingis la reĝinon speciale dum la lastaj 24 jaroj.
 
Sia unua ago kiel reĝino estis la demisio kaj puno per ekzilo de la despoto [[Markizo de Pombal]], al kiu ŝi neniam pardonis la kruelan agadon kontraŭ la familion Távora dum la fama [[Proceso de (familio) Távora]]. Ŝi ordonis en la [[5-a de januaro]] [[1785]] detrui ĉiujn fabrikojn kaj teksilojn en [[Brazilo]], kio kaŭzis ribelojn. Ŝi permesis azilon al multaj francaj nobeluloj, senesperaj pro la ferocaj kaj sangaj kontraŭaristrokatiaj agadoj de la [[Franca Revolucio]] ([[1789]]). La mensa sano de la reĝino multe suferadis kaj, en [[1792]], sia filo kaj heredulo [[Johano la 6-a (Portugalio)|princo Johano]] provizore prenis la povon. En [[1799]], ĉar la reĝino ne resaniĝis, [[Johano la 6-a (Portugalio)|Johano]] fariĝis definitive [[regento]] de [[Portugalio]].