Urano (dio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
En sia ''Teogonio''<ref>''Teogonio 154-211''</ref>, Heziodo rakontas ke Urano retenis sian idaron ene de ilia patrino kiam ili estis naskiĝontaj. Sed Geo pripensis strategion por venĝi tiun ofendon: ŝi skulptis falĉileton el adamantio kaj petis helpon al siaj gefiloj. Nur Krono, la plej juna, konsentis pri tio kaj pretis plenumi lian devon. Do li, kaŝite ene de sia patrino, atakis lian patron kiam Urano kuŝis kun ŝi, kaj kastris lin per la falĉileto. Krono tuj poste ĵetis la seksorganojn malantaŭ li, per la maldekstra mano (pro tio ĝi iĝis malfavora simbolo). El la sango de Urano kiu falis sur Geo spruĉis la [[Giganto]]j, la [[Erinioj]] kaj la Meliaj [[Nimfo]]j. Kiam la testikoj de Urano falis sur la maro, ĝia spermo generis [[Afrodito]]n.
 
Sed antaŭ morti, Urano malbenis sian filon: li ĵuris ke la titanoj ricevis la saman punon pro ilia krimo, divenante tiel la estonta venko de [[Zeŭso]] kontraŭ Krono. Tio simbolas ke la nura funkcio de Urano en la helena religio estis personigi la antikvajn epokojn, kiam eĉ tempo ankoraŭ ne ekzistis. Post sia kastrado, Ĉielo ne plu kuŝis Teron dum la nokto, kaj ekde tiam ĝi okupas sian nuntempan lokon. Dum la [[titanomakio]], la ĉielo minacis fali surteren, kaj pro tio la venkintaj dioj punis [[Atlaso (mitologio)|Atlaso]]n subteni ĝin sur liaj sultroj por ĉiam. La venko de Krono reprezentas la finon de la regado de la bazaj dioj<ref>Kerényi (1951).</ref>.
 
[[Georges Dumézil]] identigis Uranon kun la vedisma [[Varuno]], laŭ la primitiva indoeŭropa kulturo<ref>George Dumézil, ''Ouranós-Váruna; étude de mythologie comparée indo-européenne'', Parizo, 1934</ref>. Tiu komparo baziĝis sur lingvaj pruvoj, sed ne demonstris komunan devenon de ambaŭ diaĵoj, kiel komprenis [[Robert Graves]] kaj aliaj.
 
== Paroj kaj idaro ==