Urano (dio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e etaj aldonoj
Linio 1:
[[Dosiero:The Mutiliation of Uranus by Saturn.jpg|thumb|upright=1.8|''Kastrado de Urano'', fresko de [[Giorgio Vasari]] kaj [[Cristofano Gherardi]], ''c.'' 1560 (Sala di Cosimo I, [[Palazzo Vecchio]], [[Florenco]]).]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Urano''' – helene Οὐρανός, ''ĉielo'' aŭ ''reĝo de montaroj'', latine Uranus – estas la plej antikva greka dio. Lia nomo estas ankaŭ nomo de la [[planedo]] [[Urano (planedo)|Urano]]. Urano estas la dio de la ĉielo, kaj sia edzino estis sia patrino [[Geo]], diino de la tero. La antikvaj grekoj lin adoris, ĉar li donis varmon, lumon kaj pluvon al la [[tero]]. Tamen, tiu kultado ne supervivis ĝis la helena epoko<ref>Pri la titanoj, [[Kerényi]] (1951:20) asertis: «Ili neniel indis esti kultita, escepte, eble, de [[Krono (dio)|Krono]] kaj [[Helios]].»</ref>. Li ne aperas en ceramikaĵoj aŭ aliaj artaĵoj, kvankam la solena alvoko de [[Homero]] mencias lin (kun Geo kaj [[Stikso]])<ref>Homero, ''[[Iliado]]'' xv.36 y sig; ''[[Odiseado]]'' v.184 y sig.</ref>. Krome, en la homeraj poemoj, οὐρανός estas ankaŭ alternativa nomo de la [[Olimpo]], kiel komuna hejmo de la dioj, sen aludi la fizikan firmamenton.
 
La plimulto de la grekoj pensis ke Urano estis baza dio (''protogenos''), kaj pro tio li ne havis gepatrojn. Sed, per influo de filosofiistoj, [[Cicerono]] verkis en sia ''[[De natura deorum]]'' ke Urano devenis de la antikvaj dioj [[Etero (mitologio)|Etero]] kaj [[Hemera]], (Aero kaj Taglumo), kaj ke li heredis la sceptron de la antaŭe ĉiopova [[Nikso]]. Laŭ la [[orfeismo|Orfeaj Himnoj]], Urano estis filo de la Nokto, [[Nikso (mitologio)|Nikso]]. Lia [[romia mitologio|romia]] ekvivalento estis '''[[Caelus]]''' (el ''caelum'', ĉielo en la [[latina lingvo|latina lingvo]]).
 
La titano [[Krono (dio)|Krono]], lia plej juna filo, detronigis Uranon, mutilis lin, kaj detranĉis liajn testikojn. De la sango aperis la [[giganto]]j, la Melioj, kaj la [[Erinioj]] ([[Alekta]], [[Tizifona]] kaj [[Megera]]). Oni ankaŭ ofte diras ke kiam la sango de Urano trafis la maron, [[Afrodito]] naskiĝis. Urano estas la patro de la [[titano]]j, la [[ciklopo]]j kaj la [[Hekatonkiroj]], monstroj kun 100 manoj kaj 50 kapoj.
Linio 17:
== Urano en la mitologio ==
 
En sia ''Teogonio''<ref>''Teogonio 154-211''</ref>, Heziodo rakontas ke Urano retenis sian idaron ene de ilia patrino kiam ili estis naskiĝontaj. Sed Geo pripensis strategion por venĝi tiun ofendon: ŝi (aŭ la telkinoj, laŭ aliaj versioj) skulptis falĉileton el adamantio kaj petis helpon al siaj gefiloj. Nur Krono, la plej juna, konsentis pri tio kaj pretis plenumi lian devon. Do li, kaŝite ene de sia patrino, atakis lian patron kiam Urano kuŝis kun ŝi, kaj kastris lin per la falĉileto. Krono tuj poste ĵetis la seksorganojn malantaŭ li, per la maldekstra mano (pro tio ĝi iĝis malfavora simbolo), el la kabo [[Drepano]]. Multaj jaroj poste, ĉi tiu magian falĉileton uzis [[Zeŭso]] por ataki la monstron [[Tifono]]. El la sango de Urano kiu falis sur Geo spruĉis la [[Giganto]]j, la [[Erinioj]] kaj la Meliaj, [[Nimfo]]j de la poploj. Kiam la testikoj de Urano falis sur la maro, ĝia spermo generis [[Afrodito]]n.
 
Sed antaŭ morti, Urano malbenis sian filon: li ĵuris ke la titanoj ricevis la saman punon pro ilia krimo, divenante tiel la estonta venko de [[Zeŭso]] kontraŭ Krono. Tio simbolas ke la nura funkcio de Urano en la helena religio estis personigi la antikvajn epokojn, kiam eĉ tempo ankoraŭ ne ekzistis. Post sia kastrado, Ĉielo ne plu kuŝis Teron dum la nokto, kaj ekde tiam ĝi okupas sian nuntempan lokon. Dum la [[titanomakio]], la ĉielo minacis fali surteren, kaj pro tio la venkintaj dioj punis [[Atlaso (mitologio)|Atlaso]]n subteni ĝin sur liaj sultroj por ĉiam. La venko de Krono reprezentas la finon de la regado de la bazaj dioj<ref>Kerényi (1951).</ref>.
Linio 60:
** [[Tizifona]]
* [[Giganto]]j
** [[Anakto]]
* [[Melioj]]
* [[Telkinoj]]