Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vidu ankaŭ: -kat+{{havenda artikolo}} (diskuto)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Faŝismo''', en la strikta [[signifo]] de la [[vorto]], estas [[politiko|politika]] [[ideologio]] lanĉita de [[Benito Mussolini]] kaj reganta en [[Italio]] dum la jaroj [[1922]]-[[1943]]. Ofte, sed ne tute precize aŭ korekte, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la [[Germanio|germana]] [[naziismo]] kaj la [[Hispanio|hispana]] [[Hispana Falango|falangismo]]. Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto. Laŭ [[Umberto Eco]] Faŝismo ne estis monolita ideologio, sed kunmetaĵo de diversaj politikaj kaj filozofiaj ideoj, svarmejo da kontraŭdiroj. La senkohera bildo estis ekzemplo de senklapeco politika kaj ideologia. Faŝismo estis filozofie senskeleta, sed emocie ĝi estis firme ligita al kelkaj [[prototipo]]j, pro tio, oni povas paroli pri "portugala faŝismo", "brazila faŝismo", "japana faŝismo" ktp, ĉar en preskaŭ ĉiuj landoj, oni trovas tiajn prototipojn, kiuj ne bezonas ekzateekzakte filozofie esti similaj.
 
Ankoraŭ laŭ Eco, termino "faŝismo" adaptiĝas al ĉio, ĉar eblas forpreni de faŝisma reĝimo unu aŭ pli da ecoj, kaj oni ĉiam povos rekoni ĝian faŝismecon. Forprenu [[imperiismo]]n el faŝismo, kaj oni havos Franco, aŭ [[Salazar]]; forprenu [[koloniismo]]n, kaj vi havos balkanan faŝismon. Aldonu al itala faŝismo ian radikalan kontraŭkapitalismon (kiu neniam rabis Mussolini) kaj vi havos [[Ezra Pound]]. Aldonu kulton de [[kelta mitologio]] kaj Gralan mistikismon (aferoj tute foraj de oficiala faŝismo) kaj vi havos unu el la plej respektitaj [[guruo]]j pri faŝismo, [[Julius Evola]].