Speciprotektado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: eta|300px|Preskaŭ triono de ĉiuj specioj de [[Amfibioj estas minacataj de formorto]] '''Speciprotektado''' signifas la protektadon kaj la prizor...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:56, 23 jul. 2010

Speciprotektado signifas la protektadon kaj la prizorgadon per homoj de iuj, pro minaco kiel protektindaj taksataj sovaĝvivantaj besto- kaj plantospecioj en ilia natura kaj historie kreskanta multeco (specimulteco).

Preskaŭ triono de ĉiuj specioj de Amfibioj estas minacataj de formorto

Ekde 1966 estiĝis ruĝaj listoj de minacataj specioj, per kiuj oni provas taksi la gradon de endanĝeriĝo de la specioj. Speciprotektaj programoj celas la protekton de kutime unu nura endanĝerita aŭ de formorto minacata specio. Speciprotektado estas do parto de naturprotektado, kiiu zorgas unuflanke pri la protektado de unuopaj specioj, sed ankaŭ pri la protektado de tutaj vivejoj, kiel biotopoj kaj ekotopoj. Tiel speciprotektado estas kutime ankaŭ ekotopprotektado, ĉar la protektota specio estas nemalhavenda parto de la ekotopo. Aliflanke tio validas, ĉar al la detruo de la vivejo ja sekvos la malaperon de la specio.

Motivoj

En pasintaj epokoj, la grandan rolon por speciprotektado ludis estetikaj kaj moralaj aspektoj. Tio limigis speciprotektadon al allogaj besto- kaj plantospecioj. Nuntempe speciprotektado celu ĉefe la konservon de la biologiaj funkcioj de la medio, kiel ekzemple:

Krome la konservo de la specimulteco estas ekde la 1990-aj jaroj grandiĝanta argumento por la speciprotektado. Ankaŭ ripozo kaj hejmlandprotekto estas motivo por speciprotektado.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj