Surikato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
 
==Dieto kaj konduto==
[[File:Meerkats foraging.JPG|thumb|left|Surikatoj en [[Adelaido|Adelaida]] [[Zoo]].]]
Surikatoj estas plejparte [[insektovora]]j, sed ili ankaŭ volonte manĝas [[lacertuloj]]n, [[serpento]]jn, [[araneo]]jn, [[skorpiono]]jn, [[planto]]jn, malgrandajn [[mamulo]]jn, [[centpieduloj]]n, [[milpieduloj]]n, [[ovo]]jn kaj eĉ malgrandajn [[birdo]]jn. Kiel ofte okazas kun [[mungoto]]j, surikatoj havas partan imunecon kontraŭ kelkaj specoj de [[veneno]]j, inkluzive tre fortan venenon de skorpionoj el [[Kalaharo]], mortigan por [[homo]]j.<ref>David Attenborough, 2000. Meerkats United</ref> Surikatoj ne havas troan volumenon de [[grasa histo]] kaj devas serĉi nutraĵon ĉiutage por subteni sian aktivan [[metabolismo]]n.
 
Surikatoj furaĝas grupe. En ĉiu momento, alamenaŭ unu el membroj de la grupo staras kiel "[[pikedo|pikedisto]]", observante por eblaj danĝeroj, dum la aliaj serĉas por manĝaĵoj. Pikedistoj interŝanĝas averaĝe post unu horo. Junaj surikatoj ne furaĝas ĝis aĝo de ĉ. 1 monato kaj komence ĉie sekvas pli oldan membron de la grupo, kiu agas kiel "instruisto" por la junulo.<ref>[http://www.lifeinthefastlane.ca/mighty-masked-meerkat-mobs/offbeat-news Mighty Masked Meerkat Mobs]</ref> La pikedisto produktas regulajn "pepojn" kiam ĉio estas en ordo. Kiam ĝi rimarkas danĝeron, ĝi laŭte blekas kaj fajfas.
 
==Reproduktiĝo==
 
==Referencoj==