Surikato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
 
==Reproduktiĝo==
[[File:Suricata.jpg|thumb|right|Surikato en la [[Kalaharo]]]]
Surikatoj estas sekse fekundaj en la aĝo de ĉ. unu jaro. Ili reproduktiĝas en ĉiu sezono, kvankam varma vetero estas preferata, kaj la inoj povas havi ĝis 4 naskojn po jaro kaj 1 ĝis 5 idojn po nasko. Surikatoj ne havas iujn antaŭpariĝajn ritualajn spektaklojn, ĝenerale la iĉo nur rituale striglas la inon ĝis ŝi humiliĝas por [[koito]]. Plej ofte, dum la procedo la iĉo prenas sidantan pozon. Periodo de [[gravedeco]] daŭras averaĝe dum 11 semajnoj, kaj la naskoj okazas en subgrundaj tuneloj, kie vivas la klano. Ĵusnaskintaj idoj estas senpovaj kaj bezonas zorgon de aliaj klananoj. Iliaj okuloj malfermiĝas 10-14 tagojn post naskiĝo kaj la orelojn post ĉ. 15 tagoj. En la aĝo de ĉ. 21 tagoj la idoj povas eliri la tunelojn, kaj post kelkaj pliaj semajnoj ili jam povas iri furaĝi kun plenkreskuloj. Kiam la idoj unuafoje eliras surgrunden, la tuta klano amasiĝas ĉikaŭ la eliro kaj observas ilin. Iam [[adoleskuloj]] provas konkuri por atento de plenkreskuloj en tiuj momentoj. En la aĝo de 49 ĝis 63 tagoj la idoj ili ne plu konsumas [[lakto]]n kaj povas nutri sin memstare.
 
Plej ofte, klano de surikatoj estas tre hierarkia kaj nur unu [[alfo (biologio)|alfa paro]] reproduktiĝas. La dominanta paro ĉiam klopodas mortigi la idojn de aliaj paroj, se tiuj naskiĝas, kaj forpeli iliajn patrinojn el la klano. Okaze, tiuj forpelitaj inoj kaj solecaj vagantaj iĉoj formas novajn klanojn, iom pli demokratiajn. Same, plia egaleco observeblas se la dominanta paro konsistas je parencoj (ekzemple, se la alfa-ino mortas kaj ŝia filino prenas ŝian lokon). Tiuj dominantuloj ne interparencas kaj idojn produktas aliaj inoj kaj vagantaj iĉoj. Tamen, en iu ajn okazo, por gravedaj surikatinoj estas sufiĉe kutima konduto provi mortigi kaj formanĝi idojn de aliaj inoj.
 
==Konduto==
 
==Referencoj==