Marĝeno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sv:Marginal
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: io:Marjino; cosmetic changes
Linio 2:
En la ordinara senco, marĝenoj estas la spacoj rande de la tuta [[paĝo]]. Sed ĝi validas ankaŭ pri unuopaj grafikaj objektoj, ekzemple pri bildo, kiun izolas blankaj spacoj. Ĉar grafikaj objektoj estas pliofte kvaranguloj, oni distingas supran, dekstran, malsupran kaj maldekstran marĝenojn. Tamen, senfona bildo estas ekzemplo de objekto kun malpli simpla formo, kiu povas havi unu solan ĉirkaŭmarĝenon.
 
En [[kajero]]j aŭ [[libro]]j oni parolas pri interna kaj ekstera marĝenoj, prefere ol dekstra kaj maldekstra. La interna marĝeno estas tiu, kiu kuŝas rande de la bindaĵo. Ĝi do estas dekstra sur maldekstra paĝo kaj inverse. La ekstera marĝeno estas la kontraŭa flanko, kiu limas la kajeron mem. Oni kutime difinas la internan marĝenon pli granda, ĉar la bindaĵo kunmordas, kaj sekve parte kaŝas ĝin.
 
En iuj [[komputila programo|komputilaj programoj]], en kiuj grafikaj objektoj prezentiĝas kvazaŭ ili estus sur tavoloj, oni oportunigis la desegnon de dokumentoj distingante '''elŝovo'''n (padding) de marĝeno. La elŝovo ankoraŭ estas parto de la objekto: ekzemple, se [[alineo]] havas fonan koloron, tiu koloro etendiĝas ĉirkaŭ la alineo tiom, kiom ampleksas la elŝovoj; male la ankoraŭ pli eksteraj marĝenoj de la alineo restas senaj je ĝia koloro.
 
[[Kategorio:Tipografio]]
Linio 10:
[[da:Margin]]
[[en:Margin (typography)]]
[[io:Marjino]]
[[nl:Marge (typografie)]]
[[no:Marg (typografi)]]