Grapolbombo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Ĉefe pro ilia damaĝo kontraŭ civila loĝantaro la grapolbomboj estas akre kritikataj de organizoj kaj individuoj el la medioj kaj de [[pacismo]] kaj de [[homaj rajtoj]]. En la ĝenerala mondo [[NRO]]j kiel [[Human Rights Watch]] lanĉis kampanjojn kontraŭ la fabrikado, stokado kaj uzado de tiuj bomboj. Grupo de tiaj NROj formis la [[Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj|Mondan Koalicion kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj]] (''Cluster Munition Coalition'', CMC).
 
Eĉ ene de Esperantio, grupo de membroj de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT), organizitaj kiel Pacista Frakcio, agadas favore senminigon kaj malpermeson de tiuj bomboj, kun rekta agado rilate la [[Kroatio|kroatan]] situacion (senminigo), francajn parlamentanojn (grapolbomboj), aplikigon de la Konvencio de Otavo, ktp. SAT estas membro de tiu asocio CMC. Aktiva en la kampanjo kontraŭ grapolbomboj estas ankaŭ la [[Esperanta Civito]].
 
Finfine fine de majo de [[2008]] okazis en [[Dublino]] kongreso de reprezentantoj de diversaj landoj por pritrakti la situacion. Unue oni diru, ke ne partoprenis [[Usono]], [[Rusio]], [[Ĉinio]], [[Israelo]] kaj [[Barato]]. Nehazarde, la tri unuaj menciitaj estas la tri grandaj potencoj de la komenco de la [[21-a jarcento]], krom la [[Eŭropa Unio]].