Socialista Revolucia Partio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Socialista Revolucia Partio''' aliaj nomoj estas '''Partio de socialistoj-revoluciistoj''' (ruse ''Партия социалистов-революционеров'') estis partio en Rusio, kiu estiĝis fine de [[1901]]/komence de [[1902]] per unuiĝo de la narodnik-grupoj kaj -grupetoj. Gvidantoj estis inter alie [[Viktor Ĉernov]] (partia gvidanto), [[Nikolaj Avksentjev]], [[Abram Goc]], [[Jekaterina Breŝko-Breŝkovskaja]], [[Boris Savinkov]], [[Jevno Azef]]. La eldonaĵo de la partio estis "Delo Naroda".
 
La partio agadis ĝis [[1917]] malpermesita - krom en 1906/07, kiam ĝi estis reprezentita en la 1-a kaj 2-a [[ŝtataŜtata dumaoDumao]]. La membroj de la partio venis el la mezriĉaj kamparanoj, laboristoj kaj burĝoj. La socialrevoluciistoj reprezentis la maldekstran flankon de la burĝaj demokratoj.
 
Ili preferis la individuan teroron (kontraŭ al la amasmovadoj, protestoj) por ŝanĝo de la cara aŭtokratio. Pro tio ili fondis en [[1902]] la Socialrevolucian Batalorganizon sub gvido de [[Grigorij Gerŝuni]] kaj Jevno Azef, kiuj efektivigis multajn atencojn je caraj oficistoj (plej konate [[Vjaĉeslav Pleve]] kaj grandprinco [[Sergej Aleksandroviĉ]]). En jaro de [[1908]], la batalorganizo estis detruita post malkovro, ke Azef estas polica spiono.