Sergej Gerasimov: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Gerasimov (maldekstre) kaj Mdivani en Disneyland, Usono -1958 '''Sergej Appolinarieviĉ Gerasimov''' (ruse ''Сергей Апполинарьев...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:51, 30 jul. 2010

Sergej Appolinarieviĉ Gerasimov (ruse Сергей Апполинарьевич Герасимов) estas fama rusa kinoreĝisoro, aktoro, dramisto kaj profesoro de VGIK. Li naskiĝis la 21-an de majo (n.s.) 1906 en vilaĝo Kundravio, Ĉeljabinska gubernio, Rusia Imperio, mortis la 28-an de novembro 1985 en Moskvo.

Gerasimov (maldekstre) kaj Mdivani en Disneyland, Usono -1958

Lia patro Appolinario Alekseeviĉ Gerasimov estis nobelo laborinta kiel inĝeniero en Sankt-Peterburgo. Pro kontraŭleĝa politika agado li estis ekzilita al Siberio. Tie li konatiĝis kun Julia Borisovna, al kiu li edziĝis. Ŝi ankaŭ estis ekzilitino. La gepatroj havis kvin infanojn, el kiuj Sergej estis plej juna. En 1909 la patro pereis.

Post fino de mezlernejo Sergej komence de la 20-oj jaroj translokiĝis al Leningrado, kie li studis en Instituto de surscenaj belartoj. En 1928 li ĝin sukcese finis. En 1924 komenciĝis lia kinokariero. Tiam li laboris kiel aktoro kaj asistanto de reĝisoro. En 1930 li iĝis profesia kinoreĝisoro en prestiĝa filmstudio "Sovkino" (ekde 1934 ĝis nun - "Lenfilm").

En 1927 li edziĝis al Tamara Makarova, tre talenta aktorino, kiu studis kune kun li en la Instituto. La geedzoj travivis kune 58 jarojn kaj multe kunlaboris.

Dum la Dua mondmilito Gerasimov restis en la ĉirkaŭigita Leningrado, kiun atakis la germana armeo, por filmi grandan teruron estintan tie en 1941-1944. En 1945 li estis ĉefo de kinokroniko pri la Venkoparado okazinta sur la Ruĝa Placo de Moskvo.

Samtempe kun filmado tiam Gerasimov komencis instrui la kinoproduktadon en VGIK. Li kune kun Tamara Makarova fondis la studion, en kiu ili edukis multajn geaktorojn kaj gereĝisorojn. Ĝi estis reale unika skolo de tiuj talentaj gemajstroj.

Dum vizito al Usono Sergej Gerasimov konatiĝis kun Charlie Chaplin, kiu tre alte taksis lian laboron. Ambaŭ eminentuloj longtempe amikis. Charlie donacis al Sergej sian faman bastonon, kun kiu li mullte rolis.

La geedzoj ne havis propran filon, sed edukis la nevon de Tamara, kiu laboris kiel kinodramisto. Sergej Appolinarieviĉ Gerasimov mortis pro kormalsano kaj estas sepultita en Novodeviĉje tombejo de Moskvo.

Iuj liaj filmoj

kiel reĝisoro

  • 1929 — Двадцать два несчастья (Dudek du malfeliĉoj)
  • 1932 — Сердце Соломона (Koro de Solomono)
  • 1936 — Семеро смелы (Sep gebravuloj)
  • 1938 — Комсомольск (Komsomolsko)
  • 1939 — Учитель (Instruisto)
  • 1941 — Маскарад (Maskerado)
  • 1941 — Встреча с Максимом (Rendevuo kun Maksim)
  • 1941 — Чапаев с нами (сценарист) (Ĉapajev kune kun ni)
  • 1943 — Непобедимые (Nevenkebloj)
  • 1944 — Большая земля(Granda Tero)
  • 1948 — Молодая гвардия (Juna Gvardio)
  • 1951 — Сельский врач (Vilaĝa kuracisto)
  • 1954 — Надежда (Espero)
  • 1958 — Тихий Дон (Kvieta Dono)
  • 1959 — Говорит спутник (Parolas Sputniko)
  • 1961 — Карьера Димы Горина (Kariero de Dima Gorin)
  • 1961 — У Крутого Яра (Ĉe kruta riverbordo)
  • 1962 — Люди и звери (Homoj kaj bestoj)
  • 1967 — Журналист (Ĵurnalisto)
  • 1970 — У озера (Ĉe lago)
  • 1972 — Любить человека (Ami la homon)
  • 1974 — Дочки-матери (Filinoj-patrinoj)
  • 1976 — Красное и чёрное (La Ruĝo kaj la Nigro)
  • 1980 — Юность Петра (Junaĝo de Petro la 1-a)
  • 1981 — В начале славных дел (Enkomence de gloraj aferoj)
  • 1984 — Лев Толстой (Leo Tolstoj)

kiel dramisto

  • 1934 — Люблю ли тебя? (Ĉu mi vin amas?)
  • 1954 — Надежда (Espero)
  • 1956 — Дорога правды (Vojo de vero)
  • 1958 — Память сердца (Memoro de koro)

kiel aktoro

  • 1925 — Мишки против Юденича —(Miŝki kontraŭ Judeniĉ)
  • 1926 — Чёртово колесо —(Diabla rado)
  • 1926 — Шинель — (Palto)
  • 1927 — Братишка —(Frato)
  • 1927 — Чужой пиджак — (Fremda jako)
  • 1929 — Новый Вавилон (Nova Babilono)
  • 1929 — Обломок империи (Stumpo de la Imperio)
  • 1931 — Одна — (Solulino)
  • 1932 — Три солдата — (Tri soldatoj)
  • 1933 — Дезертир (Dizertinto)
  • 1934 — Разбудите Леночку (Veku Lenjon)
  • 1935 — Граница (Limo)
  • 1938 — Выборгская сторона (Viborg distrikto)
  • 1938 — Комсомольск (Komsomolsko)
  • 1941 — Маскарад (Maskerado)
  • 1962 — Люди и звери — (Homoj kaj bestoj)
  • 1967 — Журналист -(Ĵurnalisto)
  • 1969 — У озера -(Ĉe lago)
  • 1974 — Дочки-матери - (Filinoj-patrinoj)
  • 1984 — Лев Толстой - (Leo Tolstoj)

Eksteraj ligiloj