Pola Enlanda Armeo: Malsamoj inter versioj

1 008 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
daŭrigo laŭ pollingva vikipedio
(laŭ pollingva vikipedio)
 
(daŭrigo laŭ pollingva vikipedio)
'''Pola Enlanda Armeo''' (pollingve: Armia Krajowa) – konspirita armita forto de la pola subtera movado dum la [[2-a mondmilito]], aganta sub germana kaj soveta okupadoj de la pola ŝtato. Estis la plej forta kaj la plej bone organizita subtera armeo tiutempe aganta en [[Eŭropo]]. Ĝia ĉefa celo estis armita rezisto kontraŭ la hitlera okupanto kaj pretigo de eksplodonta tutpollanda ribelo.
 
==Deveno==
* la 27-an de septembro 1939 - ekesto de Służba Zwycięstwu Polski (Servo al Venko de Pollando)
* la 13-an de novembro 1939 - ordone de Supera Komandanto kreiĝas Związek Walki Zbrojnej (Asocio de Armita Batalado), baziĝanta sur la strukturoj de Servo al Venko de Pollando
* la 14-an de februaro 1942 - renomumo laŭ ordono de Supera Komandanto de Pola Armila Fortaro, generalo [[Władysław Sikorski]] je Armia Krajowa (Enlanda Armeo)
* la 19-an de januaro 1945 malfondo de AK (Enlanda Armeo)
 
Kvankam Pola Enlanda Armeo devenis de Asocio de Armita Batalado kaj Polski Zwiążek Powstańczy (Pola Ribela Asocio) en ĝian konsiston eniris multe da etaj organizoj, kiel:
 
* Narodowa Organizacja Wojskowa (Nacia Armea Organizo) - ekde 1942 (parte)
* Konfederacja Narodu (Konfedero de Nacio) - de aŭgusto 1943
* Narodowe Siły Zbrojne (Nacia Armita Fortaro) - ekde 1944 (parte)
* Bataliony Chłopskie (Kamparanaj Batalionoj) (parte)
* Gwardia Ludowa WRN (Popola Gvardio) - de 1940 (aŭtonoma)
 
 
[[af:Armia Krajowa]]