Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 624:
 
Saluton Tomaso, mi ĵus revenis el [[IJK 2010]] kaj klopodis tuj almenaŭ iomete verki pri ĝi en la koncerna artikolo. Rerigardinte la liston ĉe [[Internacia Junulara Kongreso]], mi tre pozitive surpriziĝi rimarkinte, ke evidente plejparte vi kreis/redaktis artikolojn pri ĉiuj IJK-j okazintaj, kio delonge mankis al mi (ekz. kontraste al la UK-j). Mi nur demandas vin: De kie vi prenis la informojn? Mi ja mem antaŭe volis fari samon, sed informojn ne havis; kaj ĉiukaze indus noti la fonton ĉe la artikoloj, almenaŭ ĉe kelkaj. Krome mi ŝatus atentigi vin, ke la markilo "<nowiki><center></nowiki>" en la Vikipedio (kaj ne nur tie) estas arkaiĝinta, tial vi prefere ne uzu ĝin. Finfine, centrigitaj bildopriskriboj ne estas kutimaj kaj oni preferas simple lasi la tekston aperi tiel kiel la aktuala stilfolio preskribas - tiel tiajn detalojn de la aspekto povas influi la uzanto mem, malkiel se vi per "center" ordonas centrigitan aspekton. Tio tamen estas nur teknikaĵo, kaj mi per tiu ĉi kontribuo unuavice volis laŭdi vian laboron kaj danki pro ĝi! [[Vikipediisto:Blahma|Marek &quot;Blahma&quot; BLAHUŠ]] 12:36, 2. Aŭg 2010 (UTC)
 
== la riverogrundoj ==
 
saluton
mi ne scias ĉu vi aŭ kiu (ĉar mi estas ĉi tie novulo en vikipedio) forigis mian artikoleton pri riverogrundoj kaj alidirektis al "aluviaj grundoj"...mi ne scias pri kio vi interesiĝas, studas, laboras ktp...sed mi studas pedogeografion, do la grundoj estas iomete konataj por mi....bonvolu, rimarku, ke ekzistas du kategorioj en artikolo "grundotipo"...unu koncernanta de "riverogrundoj" kaj dua pri "aluviaj grundoj"...ja mi scias, ke "aluvio" kaj "rivero" estas tre ligitaj...sed eble estas nur malĝusta traduko de aŭtoro...unu afero sed klaras - ili estas du kategorioj, mia artikolo koncernas de riverogrundoj, do mi ne komprenas kial vi ĝin forigis kaj ĝin alidirektigis...bonvolu trarigardi ekzemple germanan ekvivalenton de artikolo pri grundotipo...ke vi eble pli bone komprenu...eble ni pridiskutu plu klaran kaj ĝustan nomon de "aluviaj grundoj", ke estu evidenta diferenco inter la aluviaj kaj la riveraj...sub la kategorio "riverogrundoj" mi imagas pli malpli tion, kio apartenas inter "fluvisols" en monda klasifikado World reference base (WRB), ankaŭ ekzemple "mollic fluvisols" - do ĉiernicon ktp...simile kie en la germana artikolo...do espereble la problemon ni solvos, kaj la artikolo pri riverogrundoj reaperos sur ĝia antaŭ pozicio...dankon pro l´kompreno...espereble la artikolaro pri grundoj sukcese disvolvos
 
amike Juro (Fujisan3076)