Ro (planlingvo): Malsamoj inter versioj

31 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto modifo de: en:Ro (artificial language); cosmetic changes
e (roboto aldono de: gl:Lingua ro)
e (roboto modifo de: en:Ro (artificial language); cosmetic changes)
'''Ro''' estas [[apriora lingvo|apriora projekto]] de [[internacia planlingvo]] kreita en komenco de 20-a jarcento kaj publikita en [[1906]] de [[Edward Powell Foster]] ([[1853]]-[[1937]]), pastro de [[Marieta]] ([[Ohio]], [[Usono]]). Celo de Forster estis krei poezian lingvon, li senkaŝe diris ke '''Ro''' ne estas alternativo al [[Esperanto]] aŭ al aliaj [[internacia planlingvo|internaciaj planlingvoj]] en praktika uzo.
 
Post labori sur la lingvo dum proksime du jaroj, Foster eldonis l' unua libreto pri Ro en [[1906]]. La projekto estis subtenita de multaj usonanoj kiel [[Melvil Dewey]], inventisto de [[Dewey dekuma klasifiko]]. Multaj aliaj libroj pri Ro aperis ĝis 1932. Lia edzino preparis Angla-Roan vortaron kun 16.000 vortoj.
 
Komuna kritiko de Ro estas ke estas malfacile aŭdi la diferencon inter du vortoj; kutime unu konsonanto faras la vorton malsama en senco, sed tiel simila ke l' sencon ofte oni ne povas kompreni per konteksto.
Eĉ se nur li kaj lia edzino parolis la lingvon, multaj homoj donacis milojn da dolaroj por helpi la projekton dum pli ol 20 jaroj. Ankaŭ [[IALA]] donis stipendion al Forster.
 
== Gramatiko ==
 
=== Alfabeto kaj prononco ===
 
La alfabeto konsistas el la 26 literoj: ''a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z'' sen diakritikoj. La vokaloj estas: '''a e i o u''', aliaj estas konsonantoj. La pronoco de la vokaloj estas kiel en la [[germana lingvo|germana]] aŭ la [[itala lingvo]]. La literoj b, d, f, g, h, k, l, m, n, p, r, s, t, v, w, y kaj z, estas prononcataj kiel en la [[angla lingvo]]. '''C''' oni prononcu kiel /ŝ/. '''Dh''' oni prononcu kiel la angla ''th'' en ''the''. '''J''' oni prononcu /z/. ''Q'' havas la sonon de angla ''-ng''. '''X''' oni povas prononci /ks/, /gs/ aŭ /ĥ/. ''Th'' estas forta ''t'' kiel la germana ''th'' de ''theme''.
La akcento de Ro estas libera, oni prononcu pli forte la silabon kiun oni volas emfazi.
 
=== Morfologio ===
 
Ro estas [[apriora lingvo]]: '''bofoc''' signifas ruĝo, '''bofod''' signifas oranĝkoloro, kaj '''bofof''' signifas flavo. Forster uzis la klasifikadon de [[Aristotelo]], kiun li konsideris la "plej pova menso en historio" por konstrui la lingvon. Ro enklasigas leksikajn vortojn ([[substantivo]]jn, [[adjektivo]]jn kaj [[verbo]]jn) en kategoriojn uzante konsonantojn kiel "ideogramojn", ekzemple:
 
* B por Substanco aŭ Ekzisteco;
* C por Kvanto;
* D por Loko;
* G por Kvalito;
* J por Rilato, ktp.
Unu el kvin vokaloj kunmentita al komenca konsonanto dividas ĝian ĝeneralan signifon en 5 klasojn. La lasta vokalo de l' vorto ankaŭ indikas kategoriojn:
 
* -A indikas Konkretan substantivon;
* -E, Verbon;
* -I, Adverbon;
* -O, Adjektivon;
* -U, Abstraktan substantivon;
 
Gramatikaj vortoj komenciĝas per vokalaj prefiksoj:
 
* A- por Pronomo;
* E- por Verbaj fleksioj (tempoj, modoj, ktp.);
* I- kaj O- por Preposicionoj;
* U- por Konjukcioj.
 
Kiel en la angla, en Ro krom nominativo estas ankaŭ genitivo ('e):
La pluralon oni faras per -z.
 
==== Kategorioj kaj ekzemploj ====
 
* a (pronomo): ab - mi
*ba ba (afero): babnac - oksigeno
*be be (formoj de materio): becaf - ŝaŭmo
*bi bi (ĉielo, vetero): bidlab - turnonvento
*bo bo (materio kiun oni sentas): bocet - fulmo
*bu bu (geografiaj vortoj): Budval - Usono
*ca ca (kvanto): cafab - multo
*ce ce (ero): cebac - peco
*ci ci (kompara kvanto): cifod - grandega
*co co (konjunktiva kvanto): codef - ligilo
*cu cu (tuto): cudi - tute
*da da (loko): dabag - pozicio
*de de (spaco): debab - linio
*di di (vestaĵo): dirab - bluzo
*do do (meblo): dodab - lito
*du du (konstruaĵo): dubal - domo
* e (verbo): eba - esti
*fa fa (formo): facaq - strukturo
*fe fe (estetiko): fepkac - basebalo
*fi fi (dezireblaj aferoj): fibac - redono
*fo fo (vorto de logiko): focap - disputado
*fu fu (vorto de geometrio): fudad - trianglo
*ga ga (kvalito): gabak - naturo
*ge ge (mezuro): gebrac - colo
*gi gi (largeco): gibel - longa
*go go (male al ''gi''): godod - malgranda
*gu gu (male al ''ci''): guboc - malsama
*ha ha (havo): hab - havi
*he he (gajno): hec - akiri
*hi hi (voli posedon): hiv - avidi
*ho ho (transferi propraĵon): hob - doni
*hu hu (perdi posedon): hum - malligi
* i (preposicio): in - en
*ja ja (rilato): jabefu - referenco
*je je (komenco): jeb - komenci
*ji ji (mezo): jifob - centra
*jo jo (fino): jobed - konkludi
*ju ju (ordigo): jubuf - uniformigi
*ka ka (verboj de forto): kaf - ĵeto
*ke ke (lokomovo): kecev - marŝi
*ki ki (k plus i) (preposicio): kidjeb - apud
*ko ko (male al ''ki''): kobec - for
*ku ku (ĉanĝo): kubed - alia
*la la (pozitiva): labic - nune
*le le (vegetala anatomio): lecag - rizomo
*li li (vivo): libo - viva
*lo lo (male al ''li''): lobod - morta
*lu lu (vegetalaj nomoj): lugacan - akvomelono
*ma ma (male al ''la''): mabob - nereala
*me me (besta anatomio): mebac - korpo
*mi mi (voĉo, krio): mibex - bleki
*mo mo (ekspresiva ago): mokef - lamenti
*mu mu (besta regno): mugsaf - buŝo
* n (negativo, malo): nau - nenieco
* o (male al ''i''): obo - malantaŭe
*pa pa (ilo): paltaf - tondilo
*pe pe (ujo): pefal - botelo
*pi pi (veturilo): pibwad - ĉareto
*po po (manĝaĵo): pojag - saŭco
*pu pu (forigita materio): pucag - balaaĵo
*ra ra (persono): radac - knabo
*re re (havi ideon): rebec - pensi
*ri ri (rehavi ideon): ribec - rememori
*ro ro (voki, diri): rofad - vokalo
*ru ru (skribi, presigi): rucag - dokumento
*sa sa (senti): sabap - tedo
*se se (persona sento): sedab - kontenteco
*si si (reciproka sento): sibra - amiko
*so so (moralo, etiko, leĝo): soled - meriti
*su su (superhoma): Suva - Dio
*ta ta (tempo): tam - sezono
*te te (daŭro): telob - subita
*ti ti (punkto en la tempo): tim - sekva
*to to (malrapida tempo, resto, halto): tokeb - ĉesi
*tu tu (mallonga tempo): tubot - kelktempa
* u (konjukcio): ud - kaj, ur - aŭ, ut - ke
*va va (volo): vadis - bonvolo
*ve ve (estonta volo): veber - plano
*vi vi (volo pri laboro): videl - kontrolo
*vo vo (kolektiva volo): vobza - demokratio
*vu vu (reciproka volo): vudife - oferi
* w (demando): wabek - demandi
* y (jeso): yum - necesi
*za za (nombro): zac - du, zakic - duoble
*ze ze (kolektiva nombro): zedac - homamaso
*zi zi (re-): zibec - rediri
*zo zo (printita listo): zobac - katalogo
*zu zu (daŭro): zubolo - stabileco
 
==== Nombroj ====
1-10: zab, (zac), zad, zaf, zak, zal, zam, zan, zar.
 
=== Sintakso ===
 
Ro estas lingvo kun la vortordo [[SVO]].
 
== Specimeno ==
 
Unuaj versoj de [[patro nia]]: ''Abze radap av el in suda, ace rokab eco sugem, ace rajda ec kep, ace va eco, uz in suda asi in buba''.
 
 
== Bibliografio ==
 
* Foster, Edward Powell (1853-1937), ''Ro''. Cincinnati: 1908 (8 p.)
 
* Foster, Edward P., ''Ro, an international language based on the classification of ideas''. Cincinnati: The Ro Company, 1910 (39 p.)
 
* Foster, Edward P., ''Ru ro, outline of the universal language''. Marietta, Ohio: World-Speech Press, 1913 (96 p.)
 
* Foster, Edward P., ''Dictionary of Ro the world language''. Marietta, Ohio: World-Speech Press, 1919 (72 p.)
 
* Foster, Edward P., ''Roap, English key to Ro''. Waverly, West Virginia: Ro Language Society, 1921 (32 p.)
 
* Foster, Edward P., ''Alphabet of ideas, or dictionary of Ro the world language''. Waverly, West Virginia: Roia, 1928 (160 p.) PM 8751.F5
 
* Foster, Edward P., ''Ro-Latin-English vocabularium dictionary''. Waverly, West Virginia: Roia, 1931 PM 8751.F31
 
* Foster, Edward P., ''English-Ro dictionary''. Waverly: Ro Language Society, 1932 (64 p.)
 
== Eksteraj ligoj ==
 
{{el}} [http://www. langmaker. com/outpost/ro.htm Prezento de la lingvo Ro] ''(anglalingve)''
{{el}} [http://www.medianet.pl/~andrew/ygyde/ygyde.htm#ro diskuto kaj kritiko] ''(anglalingve)''
<!-- {{el}} http://www.rick.harrison.net/langlab/ro.html la paĝo ne plu ekzistas esploru je http://www.rick.harrison.com / (''Angla lingvo'') -->
 
[[kategorioKategorio:apriorajAprioraj lingvoj]]
 
[[kategorio:aprioraj lingvoj]]
 
[[an:Idioma ro]]
[[cv:Ро]]
[[da:Ro (kunstsprog)]]
[[en:Ro (artificial language)]]
[[fr:Ro (langue)]]
[[gl:Lingua ro]]
149 264

redaktoj