Frédéric Chopin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ilustr.
Irrelevant illustration
Linio 17:
== Vivo ==
=== Infantempo ===
[[Dosiero:Poland Zelazowa Wola.jpg|thumb|left|Żelazowa Wola, la domo de Chopin]]
Lia patro, Nicolas Chopin ([[1771]]–[[1844]]) estis francdevena, venigita al Pollando de [[Marainville]] en [[Loreno]]. Laŭ kelkaj indikoj polaj historiistoj opinias, ke li eskapis el Francio pro la partoprenado en la fuŝa ''[[Marie-Antoinette#La afero de la koliero|afero de la kolĉeno de la reĝino]]''. Junaĝe li venis al Pollando dum la regado de [[Stanislao Aŭgusto Poniatowski]]. Li batalis por la sendependeco de la nova patrujo en la [[Insurekcio de Kościuszko]]. Ĝis la morto li nomiĝis polo poligante sian nomon al Mikołaj Choppen, aŭ Szopen. Li ne kontaktis plu kun sia familio en Francio. Li estis malpopulara pro sia malamo al la persono de [[Napoléon Bonaparte]]. Kune kun sia edzino, polino Justyna Tekla de Krzyżanowski, siajn gefilojn li edukis kiel polojn. Unue li estis prizorganto de infanoj en la domo de familio Łączyńscy, loĝante en [[Żelazowa Wola]], kie naskiĝis Fryderyk. Nicolas Chopin transloĝiĝis al Varsovio, kie li instruis en ''Liceo de Varsovio'' la [[franca lingvo|francan lingvon]] kaj [[franca kulturo|francan kulturon]].
 
[[Dosiero:Poland Zelazowa Wola.jpg|thumb|Żelazowa Wola, la domo de Chopin]]
La patrino de Fryderyk Chopin, Justyna Tekla de Krzyżanowski, devenis de malriĉiĝinta nobla familio el [[Kujavio]]. Ŝi fasciniĝis pri muziko, precipe popola, kaj ludis la fortepianon. Krom Fryderyk ŝi naskis tri pliajn infanojn – la filinojn Ludwika Jędrzejewiczowa, Izabela Barcińska kaj Emilia.
 
Linio 25:
 
=== Edukado kaj unuaj sukcesoj ===
[[Dosiero:UlicaMiodowa.jpg|thumb|left|250px|La Miodowa strato en Varsovio – pentro de [[Bernardo Bellotto|Canaletto]]]]
En la jaro 1817 en la aĝo de sep jaroj Chopin komencis komponi pli serioze. De tiu tempo devenas la nenumeritaj du [[polonezo]]j g-minora kaj B-maĵora dediĉitaj al Wiktoria Skarbek. La unua koncerto okazis en 1818 en la palaco de [[Radziwiłł]]. Revuoj kiel ''Kurier Warszawski'' priskribis lin kiel «mały Chopinek» (malgranda Ŝopeneto), «mirakla infano» kaj la «dua [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]]». La 20-an de septembro 1818 Varsovion vizitis carino [[Maria Fjodorovna]]. Chopin oferis al ŝi siajn polajn dancojn. A. Wójcicki memoras, ke juna Chopin ludis multe ĉe princo [[Konstantin Pavloviĉ]], la guberniestro de Varsovio. Dum la milita marŝo malgranda Chopin rigardis alten, ke la guberniestro demandis: «Kial vi rigardas alten, eta? Ĉu vi legas notojn en plafono?». Chopin ricevis de carino la medalon kaj de guberniestro Konstantin la brilantan ringon. Poste, en [[Parizo]] oni proponis lin fariĝi la ĉefa imperia komponisto. Chopin vendis la medalon kaj ringon, forĵetante la proponon.
 
[[Dosiero:Radziwill.GIF|thumb|right|200px|Princo [[Antoni Radziwiłł]]]]
Dum la jaroj [[1823]]–[[1826]] Chopin edukiĝis en la ''Liceo de Varsovio'', kie laboris lia patro. En tiu tempo li vizitis grandan parton de Pollando. La feriojn li pasigis en la kortegoj de princo [[Antoni Radziwiłł]] en [[Szafarnia]] (prokcime de [[Golub-Dobrzyń]]). Li vizitis ankaŭ tre distajn terenojn de Pollando. De Szafarnia Chopin skribadis la famegajn en Pollando leterojn, kiuj estis parodioj de la fama gazeto ''Kurier Warszawski'' (Kuriero Varsovia). ''Kurier Szafarski'' (Kurier de Szafarnia) informis la gepatrojn pri la ludoj en Szafarnia. Maurycy Karasowski, la infana amiko de Chopin, memoris, ke Fryderyk helpis foje al la guvernisto de Szafarnia trankviligi la bruantajn infanojn. Chopin improvizis rakonton ludante je fortepiano. Kiam li komencis ludi sian lulkanton, la infanoj dormis. Chopin montris la dormantojn al la patrino kaj siaj fratinoj kaj ĝoje frapis al la fortepiano teruran akordon. Kune kun sia fratino, Emilia, li kreis la ludojn, poemojn kaj komediojn. Eĉ poste en Parizo [[Honoré de Balzac]] skribis, ke Chopin havas la teruran kapablon imiti ĉiujn, kiujn li volas.
 
Linio 48 ⟶ 47:
 
=== La matura periodo ===
[[Dosiero:Franz Xaver Winterhalter-Frédéric Chopin.png|thumb|170px|Portreto de Chopin fare de [[Franz Xaver Winterhalter]]]]
Fine li venis al [[Parizo]]. Tuj li donis la unuan el siaj 19 koncertoj en Parizo, kie li vivis dum 18 jaroj. Tiam li prezentis la koncerton e-minoran kaj variaciojn. La publiko estis ege mirigita. La kritikisto [[François Fétis]] proklamis ke Chopin revivigis la fortepianan muzikon. La sekvantan tagon eldonistoj sendis al Chopin proponojn aĉeti liajn komponaĵojn.