Minio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Minio''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] Μινύας, ''homo el Luno'') estis reĝo de la [[minioj]] kaj filo de [[KrisesoKrizeso]], [[Orkomeno (mitologio)|Orkomeno]], [[Eolo]] aŭ eĉ [[Pozidono]], laŭ la diversaj verkistoj. Li migris el [[Tesalio]] al [[Beotio]], kie li fondis la novan minian ĉefurbon, [[Orkomeno]] (laŭ la nomo de sia patro), kiu iĝis unu el la plej povaj urboj el la tuta lando. Oni asertis ke Minio estis tiel riĉa ke li estis la unua reĝo kiu bezonis konstrui trezorejon<ref>Apolonio de Rodiso, i.229</ref><ref>Paŭzanio, 9.36.4.</ref>.
 
Tial kial postaj reĝoj de Beotio pledis deveni de la minioj, praloĝantoj de la regiono kiujn Minio simbolas, li komencas multajn genealogiajn arbojn, laŭ la fakuloj H.J. Rose. Li edziĝis al [[Eŭrianaso]], filino de [[Hiperfaso]], kaj inter ilia idaro elstaras [[Klimena]] (patrino de [[Faetono]]), [[Cipariso]] (fondinto de [[Anticira]]), Orkomeno (heredinto de la trono) kaj tri filinoj, kiujn [[Dionizo]] transformis en [[vesperto]]j kaj oni nomis la [[miniidinoj]]<ref>Connop Thirlwall, ''A History of Greece'', Eld. Longmans, Virginio, 1895.</ref>.