Aleksandr Proĥorov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Aleksandr Prokhorov.jpg|thumb|Alexander Proĥorov, 1964]]
'''AlexandrAleksandr Miĥajloviĉ PROĤOROV''' (ruse ''Александр Михайлович Прохоров''; [[11-an de julio]] en [[1916]] en [[Atherton (Queensland)|Atherton]], [[Aŭstralio]] - [[8-an de januaro]] [[2002]] en [[Moskvo]]) estis soveta fizikisto, Nobel-premiito pri fiziko en [[1964]].
 
== Biografio ==
 
Gepatroj de Proĥorov reveturis en 1923 en la Sovetunion, kie la junulo studis ekde 1934 en la [[Ŝtata Universitato de Sankt-Petersburgo]] inter aliaj ĉe [[Vladimir Fock]]. Li finstudis en 1939 kaj eklaboris ĉe la [[Lebedev-instituto]] en [[Moskvo]] en ''Laborarotrio pri Osciladoj N. Papaleksi''. Li estis soldato dum la [[dua mondmilito]], rehejmiĝis post la dua vundiĝo en [[1944]] al la Lebedev-instituto. Li doktoriĝis en 1946 tie per la teoria laboro pri frekvenco-stabiligo en tub-oscililo. Li esploris en [[1947]] je propono de [[Veksler]] (malkovrinto de la [[sinkrotono]] en Rusio) pri kohera sinkrotona radiado pro sia disertacio. Li estis ekde 1950 vicdirektoro de Laboratorio pri oscilada esplorado ĉe la Lebedev-instituto (sub M. Leontoviĉ), kaj ekde 1954 ties direktoro. Krom tio, li estis profesoro en la [[Lomonosova Universitato]]. Li evoluiigis en 1955 tie kun Basov la koncepton de opta pumpilo kaj la [[masero|maser]]-principon. Oni konstruis en la instituto diversajn maserojn en la 1950-aj jaroj. En kadro de esploro de spektro de [[elektronenspina rezonanco]] de [[rubinlasero]], malkovris li en 1957 ties potencialon kiel lasermaterialo kaj proponis en 1958 konstruon de rubinlasero, kion do realigis [[Theodore Maiman]] en 1960. La paralelaj evoluigaj laboroj de maseroj okazis en Usono fare de [[Charles Townes]] kaj [[Arthur Schawlow]].
 
Li estis inter [[1971]] kaj [[1990]] kunlaboranto je eldono de la Granda Soveta Enciklopedio. Li estis de 1973 ĝis 1991 vicdirektoro de la Lebedev-instituto kaj samtempe prezidanto de la Sekcioj Fiziko kaj Astronomio de la Soveta Akademio de Sciencoj. Li estis de 1983 ĝis 1998 direktoro de Instituto pri Fiziko kaj Teknologio (Instituto pri Ĝenerala Fiziko) en Moskvo, post tio ĝis sia morto en 2001 estis honora direktoro. Li estis membro kaj honora prezidanto (krom L. Pauling kaj Y. Ikemi) de la Internacia Akademio de Sciencoj kaj kunfondinto de ties Rusia Sekcio.
 
Lia edzino estis Galina Ŝelepina kaj ili havis unu filon.