Ekozono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Signifo ==
Ekozonoj reprezentas vastajn [[areo]]jn de la tersupraĵo kie plantoj kaj bestoj estas disvolviĝintaj je relativa izolado dum longedaŭraj [[periodo]]j, kaj estas reciproke disigitaj per [[Geologio|geologiaj]] karakterizoj, kiel [[oceano]]j, larĝaj [[dezerto]]j, aŭ altaj [[Montara sistemo|montaraj sistemoj]], kiuj konsistigis [[limo]]jn por planta kaj besta [[migrado]]. Ekozonoj similas la [[FlaŭroFlaŭra regno|flaŭrajnFlaŭrajn regnojn]] reĝlandojn de la [[botaniko]] aŭ la zoogeografiajn regionojn de la [[Mamuloj|mamula]] [[zoologio]].
 
Ekozonoj karakteriziĝas per la [[Evoluo|evolua]] [[historio]] de la plantoj kaj bestoj kiujn ili enhavas. Tiele, ili malsimilas la [[biomo]]jn, ankaŭ konataj kiel ĉefaj tipoj de [[Habitato (ekologio)|habitatoj]], kiuj estas subdividoj de la tersupraĵo surbaze de ''vivformo'', aŭ la adaptiĝo de plantoj kaj bestoj al [[klimato]], [[grundo]], kaj aliaj kondiĉoj. Biomoj karakteriziĝas per simila klimaksa [[vegetaĵaro]]. Ĉiu ekozono povas ampleksi iom da biomoj. [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj|Tropika humida foliarbaro]] el [[Mezameriko]], ekzemple, povas esti simila al unu en [[Nov-Gvineo]] laŭ ĝia vegetaĵara tipo kaj strukturo, klimato, grundoj, k.t.p., sed tiuj [[arbaro]]j estas loĝataj de plantoj kaj bestoj kun diferencaj evoluaj historioj.