Almeida Garrett: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: sv:Almeida Garrett; cosmetic changes
Linio 12:
 
 
João Baptista da Silva Leitão de [[Almeida Garrett]] ([[Porto]], [[1799]]-[[Lisbono]], [[1854]]), studis [[juro]]n en [[Koimbro]], kie li elgradiĝis en [[1821]]. Politike li favoris al la [[liberalismo]], kaj laŭ tiu pensmaniero li agadis kiel parlamentano kaj ĵurnalisto. Li devis fuĝi al [[Anglujo]] post la fiasko de la tiel nomata Vila-Francada, liberalisma ribelo okazinta en Vila Franca de Xira ([[1823]]). Dum ekzilo li spertis plian kontakton kun la angla literaturo, ricevante influon de romantikaj verkistoj kiel [[Byron]] kaj [[Walter Scott]]. En [[1825]], li publikigis la poemon ''[[Luís Vaz de Camões|Camões]]'', verko kiu enkondukis [[romantikismo]]n en Portugalujon. Tiam [[Garrett]] travivis sian ekzilon en [[Francujo]]. Iom da tempo li reiris al [[Portugalujo]], sed surtroniĝis [[Dom Miguel|Mikaelo la 1-a]]. Tiam Garrett iris returne al Anglujo. En [[1832]], li partoprenis la trupojn de [[Petro_la_4Petro la 4-a_a (Portugalio)|Pedro la 4-a]], kiu sukcesis venki sian fraton, Mikaelo la 1-a. Kun la venko de la liberaluloj, Garrett laboris kiel diplomato kaj estris la politikajn klopodojn por revivigo de la teatro en Portugalujo.
 
== Verkoj de Garrett ==
=== Poezio ===
Estas poeziaj verkoj de Garrett ''Retrato de Vênus'' (1821), ''Camões'' (1825), ''Dona Branca'' (1826), ''Adozinha'' (1828), ''Lírica de João Mínimo'' (1829), ''Romanceiro'' (1843-1851), ''Flores sem fruto'' (1845) kaj ''Folhas caídas'' (1853).
 
=== Prozo ===
Menciindas ĉe la fikcia prozo de Garrett ''Arco de Santana'' (1845-1850) kaj ''Viagens na minha terra'' (Veturado tra mia lando) (1846).
 
=== Teatro ===
Viciĝas kiel teatraĵoj de Garrett ''[[Catão|Katono]]'' (1822), ''Mérope'' (1841) ''Um auto de [[Gil Vicente]]'' (1838), ''Dona Filipa de Vilhena'' (1842), ''O alfageme de [[Santarém]]'' (1842), ''Frei Luís de Sousa'' (1844), kaj aliaj.
 
Linio 49:
[[ru:Алмейда Гаррет, Жуан Батиста де]]
[[sl:Almeida Garrett]]
[[sv:João Baptista da Silva Leitão de Almeida Garrett]]
[[uk:Алмейда Гаррет Жуан-Баптішта ді]]