Henryk Sławik: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Henricus Sławik
Brcrisp (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Dum la germana atako de Pollando en 1939, Sławik batalis en polica taĉmento de la Krakova armeo kaj fine defendis la montarajn itinerojn en Slovakion.
 
Li fuĝis la [[17-an de septembro]] en Hungarion, kie li estis internitainternigita kiel militkaptito. Lin helpis [[József Antall]] – patro de la pli poste hungara ĉefministro József Antall -, kiu respondecis pri la civilaj rifuĝintoj en la hungara internafera ministerio. Antall malkovris Sławik inen iu kaptejo kaj danke al lia elstara germana lingvokono, li kunportis Sławik al [[Budapeŝto]] kaj permesis al li fondi la "Civilan komitaton por helpo de la polaj rifuĝintoj " (''Komitet Obywatelski ds. Opieki nad Polskimi Uchodźcami''). Li organizis kun [[József Antall]] laboron por la ekzilantojekzilitoj, fondis lernejojn kaj orfejojn. Li konstruis sekrete eĉ organizon, kiu celis vojaĝ-helpon de la elmigrantaj poloj al Francio aŭ en Proksiman Orienton. Sławik estis ankaŭ membro de la ekzila parlamento.
 
Post kiam la hungara registaro enkondukis rasismajn leĝojn kontraŭ la judoj, SlavikSłavik komencis plenigi falsajn dokumentojn, kiuj pruvis la polan devenon aŭ kristanan kredon. Krom tio li sukcesis venigi plurcent judojn al la jugoslavaj partizanoj. Li fondis orfejojn en [[Vác]] por judaj orfoj (oficiala nomo: ''Orfejo por infanoj de polaj oficiroj''). Por plu kaŝi la veron, la infanojn ofte vizitis katolikaj ekleziaj gvidantoj, el kiuj la plej grava estis [[Angelo Rotta]].
 
Post kiam la germanoj okupis Hungarion en marto de [[1944]], Sławik irisaliris kaŝlokojn kaj petis la rifuĝintojn forlasi Hungarion. La rifuĝintoj sukcese eskapis, orfoj estis evakuitaj, dum la nazioj arestis Sławik la [[19-an de marto]] [[1944]]. Spite al alla turmentoj, li ne perfidis la kunlaborantojn, li estis liverita al koncentrejo de Mauthausen, kie oni murdis lin en aŭgusto de [[1944]]. Lia edzino travivis la koncentrejon de [[Ravensbrück]] kaj trovis la filinojn, kiuj estis kaŝitaj ĉe familio Antall.
 
Laŭ kalkuloj, Henryk Sławik helpis ĉ. 30.000 polajn rifuĝintojn en Hungarion. El ili ĉ. 5.000 estis judoj. Post [[1948]], la komunista pola kaj hungara reĝimo malpermesis ĉiun rememoron de liaj heroaj agadoj. La instituto [[Yad Vashem]] en 1990 akceptis Sławik kun la titolo "[[Justuloj inter la popoloj]]".