Kosma fona radiado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ht:Radyasyon kosmik natirèl
e markup
Linio 18:
La [[kolora temperaturo]] de la fotonoj poste malkreskis ĝis 2.725 K nun, kaj malkreskas plu, dum la universo elvolviĝas. Laŭ la praeksploda teorio, la radiado de la ĉielo, kiun oni mezuras hodiaŭ, venas de sfera surfaco nomata la '''surfaco de lasta verŝado'''. Ĝi estas kolekto de punktoj en spaco-tempo, je kiuj la evento de disiĝo de materio kaj radiado kredeble okazis, kaj la punktoj estas situantaj tiel, ke la fotonoj de ĉi tiu distanco ĝuste trafas la observanton. La pritaksita aĝo de la universo estas 13,7·10<sup>9</sup> jaroj. Tamen, ĉar la universo daŭris elvolviĝi dum ĉi tiu tempodaŭro, la [[kunmova distanco]] de la Suno al rando de la [[videbla universo]] estas nun minimume 46,5·10<sup>9</sup> [[lumjaro]]j.
 
La praeksploda teorio sugestas ke la kosma mikroonda fono enspacas ĉiun videblan spacon, kaj ke la plejparto de la radiada energio en la universo estas en la kosma mikroonda fono, kio estas proksimume 6·10<sup>-5</sup> de la tuteca denseco de la universo. La fotona denseco estas 4,7·10<sup>-31</sup> kg m<sup>-3</sup>, la kritika denseco estas 7,9·10<sup>-27</sup> kg m<sup>-3</sup>. La rilatumo de la du valoroj estas 5,9·10<sup>-5</sup>''.
 
Du el la plej grandaj sukcesoj de la praeksploda teorio estas antaŭdiro por la kosma fona radiado de ĝia preskaŭ perfekta [[nigra korpo|nigra korpa]] spektro kaj detaloj de ĝiaj malizotropecoj.