34-a IS: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|180px|<center>titolpaĝo de la seminaria broŝuro La '''34-a Internacia Seminario''' de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1990 ka...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:34-a IS.jpg|eta|180px|<center>titolpaĝo de la seminaria broŝuro]]
La '''34-a [[Internacia Seminario]]''' de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro [[1990]] kaj la 3-a de januaro [[1991]] en la urbo [[Finnentrop]] de la federacia lando [[Nordrejn-Vestfalio]] en la centro de [[Germanio]]. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 377 lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el dudek sep eŭropaj landoj. La organizan teamon de [[Germana Esperanto-Junularo|GEJ]] konsistigis ''Christian Nitsche'' (kunordigado, financoj), ''Werner Breitung'' (memzorgantoj), ''Nicola Buskotte'' (surloka programo, ekskurso), ''Simone Fischer'' (distra programo, loĝigo), ''Matthias Funke'' (tema programo), ''Bianka Jacobsen'' (kuireja servo), ''[[Marko Naoki Lins|Marko Lins]]'' (administrado, sporta programo), ''[[Thomas Pusch]]'' (presaĵoj, ekstera informado) kaj ''Heidi Schiller'' (vespera programo). Kiel dum antaŭaj jaroj, la Germana Ministerio subvenciis la aranĝon per preskaŭ 20.000 [[Germana marko|DEM]], tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.
 
Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis sociopolitika: