Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|220px|Situo de la ekoregiono La '''Maputaland-Pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj''' estas tersupraĵa ekoregiono el la Orientafrik-altaĵara [[ekopr...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
==Priskribo==
La ekoregiono okupas la montetojn piede de Drakensbergoj, kovrante areon de 19 500 kvadrataj kilometroj en la sud-afrikaj provincoj [[Orienta Kablando]] kaj [[Kvazulu-Natalo]]. Oriente ĝi estas limigita de la Marbordarbara mozaiko de Kvazulu-Kablando, kiu troviĝas en la humida marborda zono laŭlonge de [[Hinda Oceano]]; okcidente ĝi estas limigita de la pli altaĵaj [[Montaraj herbejoj, maldens-arbaroj kaj arbaroj de Drakensbergoj]]. Sude ĝi transiras al pli sekaj Veprejoj de Albany, kiuj estas karakterizitaj de pli [[Sukulento|sukulentaj]] kaj [[Dorno (botaniko)|dornaj]] [[planto]]j. La ekoregiono havas sekan [[Subtropiko|subtropikan]] [[klimato]]n. [[Jaro|Jara]] [[precipitaĵo]] varias ekde 450 mm ĝis 800 mm, kun proksimume tri kvaronoj de la pluvo falante dum la varmaj someraj monatoj inter [[oktobro]] kaj [[marto]]. [[Frosto]]j malofte okazas kaŭze de la moderiganta influo de [[Hinda Oceano]].
==Flaŭro==
 
[[Fitogeografio|Fitogeografie]], la ekoregiono kongruas kun aparta flaŭra provinco el la Usumbaro-Zululanda Regiono de la Paleotropika [[Flaŭra regno|Regno]]. La tipa [[vegetaĵaro]] estas sklerofilaj ĉiamverdaj [[arbedo]]j, kiuj konstituas densajn [[kanopeo]]jn de [[Arbedo|veprejoj]]. Tiuj ĉi altas ĝis ses metroj.
==Biodiverseco==
La ekoregiono kiu estas transiro inter humida kaj seka, inter altaĵa kaj malaltaĵa inter mezvarma kaj [[Tropiko|tropika]], havas riĉan [[biodiverseco]]n, kvankam kun malmulte da [[Endemio|endemiaj]] specioj. La ekoregiono gastigas variecon de [[bestio]]j, inkluzive la endanĝerigitajn nigran rinoceron[[rinocero]]n ( ''Diceros bicornis'' ) kaj blankan rinoceron ( ''Ceratotherium simum'' ).
 
==Eksteraj ligiloj==
{{Portalo Biologio}}