Veĝemajto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vegemite alinomita al Veĝemajto: Esperantigo
enmetis noton pri "Veĝemito", la esperantigo en la "Australian and New Zealand Esperanto Dictionary - Internet Edition"
Linio 11:
}}
 
'''Veĝemajto''' (angle: '''''Vegemite''''' prononcita ''[VEĜ-i-majt]'', ankaŭ esperantigita kiel '''Veĝemito''' <ref>[http://www.esperanto.org.nz/anzed/v.html Australian and New Zealand Esperanto Dictionary 2nd Internet Edition 2003]</ref>
) estas malhelbruna [[Aŭstralio|aŭstralia]] [[ŝmiraĵo]] farita de [[gistoprodukto]]. Ĝi estas por sandviĉoj, rostpano, krumpetoj, biskvitoj, kaj por plenigi pasteĉojn kiel ekzemple [[Cheesymite]], kiu estas ŝmiraĵo farita de Veĝemajto kaj [[fromaĝo]]. Veĝemajto estas simila al ''[[Marmite]]'' el [[Britio]], [[Nov-Zelando]] kaj [[Sud-Afriko]] kaj al [[Svislando|Svisa]] ''[[Cenovis]]''.
Veĝemajto estas farita de la gisto-ekstrakto de uzitaj bierfariloj, kromprodukto de biero-produktado, kaj diversaj legomoj kaj spicoj. Ĝi estas sala kaj iomete amara. Oni povus taksi ĝin simila al buljono. La teksturo estas glata kaj gluiĝema. Ĝi ne estas tiom intense odora kiom ''Marmite'' kaj ĝi estas malpli dolĉa ol la Nov-Zelanda versio de ''Marmite''.
Veĝemajto ne estis sukcese surmerkatigita en aliaj landoj, krom Nov-Zelando kaj laŭ pli malgranda mezuro en Britio, malgraŭ ke ĝi estas posedata de granda firmao, [[Kraft Foods]]. En Usono, la Veĝemajto-etikedo ofte ne enhavas la Kraft-emblemon.