Teatro Esperanto de Parizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
polureto
Linio 10:
 
==Fondiĝo de TESPA==
Kun la sekvanta surscenigo : "La du biletoj", komedio de Florian (kaŝnomo de Jean-Pierre Peray), tiu unua teamo renkontiĝis kun dua grupo kaj kune en jaro 1976-a ili kreos "TESPA" (= TEatro ESPeranto de PArizo). La dua grupo modeste ekis kun enscenigo de eroj de "Andromaka" de Jean Racine kiun [[Georges Lagrange]] verse esperantigis jam kelkajn jarojn antaŭe. Cirkonstancoj kunigis la tradukinton, junan aktorinon (Solen') kaj Arno Lagrange, kiuj unuafoje prezentiĝis en [[Kastelo GezijonoGrezijono|Greziljono]] kaj poste en parizaj renkontiĝoj kaj en printempa Sat-Amikara kongreso en Bordozo. Iom post iom pli kaj pli gravaj eroj de la kvarakta dramo estis prezentitaj kun pli kaj pli da rolantoj. Dum la jaro 76-a ambaŭ sendependaj grupoj ekfandiĝis, membroj de ĉiu el ambaŭ grupoj ekpartoprenis la realigojn de la alia (Solen' rolis en "La du biletoj" dum turneo en Belgio, kie ŝi ankaŭ prezentis monodramon -"La bela indiferentulo" de Jean Cocteau , kaj Sylvie Bonnet rolis en "Andromaka"). Ankaŭ en "Andromaka" unuafoje aperis François Lo Jacomo kiel Tespa-aktoro.
 
==Aktiva periodo ==