Franko Luin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonis kategorion svedaj Esp-istoj
e -{{ĝermo}}
Linio 3:
 
Li estis [[slovenio|slovena]] civitano, kiu naskiĝis en [[Triesto]] ([[Italio]]), kie li apartenis al la slovenlingva malplimulto. Laŭ propra diro li naskiĝis je oliva dimanĉo (palma dimanĉo), do lia naskiĝdato devus esti la [[6-a de aprilo]]. Estis milito en Eŭropo kaj Triesto estis en unu el lokoj kiuj suferis pro la milito. Kiel infano li spertis ke oni forkondukis lian patron al koncentrejo kaj ke tiu revenis post la militofino. La gefratoj de la patro helpis al la familio donante manĝaĵojn dum tiu periodo.
En la [[1950-aj jaroj]] la familio loĝis en la slovena vilaĝo Repnic sur la alta montplataĵo ekster Triesto. La limoj ŝanĝiĝis post la milito, tiel ke la vilaĝo estis en Italio, je kelkaj kilometroj de la limo al Jugoslavio. La parencaro de Franko loĝis ambaŭflanke de la limo. La malakordo inter la itala plimulto kaj la slovena malplimulto en Triesto ankoraŭ estis akra.
 
 
Li esperantigis 15-jaraĝe, kaj partoprenis esperantajn junularajn aranĝojn en Jugoslavio. Li interesiĝis pri Esperanto kaj pro vera intereso pri lingvoj kaj pro la interna ideo de Esperanto. Per Esperanto li konatiĝis kun sia estonta edzino Ulla, kaj kun aliaj estontaj amikoj.
 
Li komencis studi interpretadon en la Triesta universitato, sed decidis forlasi Italion kaj translokiĝis al Svedio en [[1961]], kiam svedaj kompanioj serĉis laboristojn en suda Eŭropo. Laborinte en Lund kaj Malmö li ekstudis en la Grafika Instituto en Stokholmo. Studinte li eklaboris ĉe Ericsson, kiu tiam havis oficejon en Tyresö, kaj restis tie ĝis [[1989]].
Ekde 1989 li gvidis la entreprenon Omnibus Typografi kun grafikaj produktoj: presaĵoj kaj poste ankaŭ retpaĝoj. Li komencis desegni komputilajn literojn, kaj fariĝis konata pro siaj tiparoj inter grafikistoj en la tuta mondo. Kiel evoluo de la tiparoj li ankaŭ komencis publikigi librojn elektronike. Li aparte interesiĝis pri malnovaj libroj ne plu haveblaj, ekz. pri svedaj aŭtoroj el la 19a jarcento, sed ankaŭ pri libroj en Esperanto kaj en la slovena, interalie pri nova literaturo kaj pri kelkaj libroj kiuj ne publikiĝis papere, kaj li havis kontakton kun pluraj nuntempaj slovenaj aŭtoroj.
 
Linio 78 ⟶ 77:
</td></tr></table>
 
[[Kategorio:Slovenaj esperantistoj|LUIN Franko]]
 
{{ĝermo-esperantisto}}
 
[[Kategorio:Slovenaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Svedaj esperantistoj|LUIN Franko]]