Franko Luin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
Franko interesiĝis pri revuoj. Jam en la juneco tiu intereso montriĝis tiel ke li uzis parton de la pormanĝa kaj poraŭtobusa monto por aĉeti revuojn, kiam li iris al la lernejo. En la 1990-aj jaroj, kiam interreto ekuziĝis, li aranĝis kolekton da 15000 ligoj al revuoj en la tuta monto, nomitan ”Kiosko”, kio fariĝis fundamento de biblioteka sistemo.
La intereso pri Esperanto de Franko estis fadeno tra la vivo. 1969 li kune kun la edzino Ulla organizis IJK en Tyresö. Li tradukis kantotekstojn en Esperanton, kaj mem verkis poezion en la lingvo. Li estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio, i.a. kiel prezidanto kaj redaktoro de La Espero. Kiam li ne redaktis La Esperon li helpis pri la grafika aspekto de la revuo. Dum periodo li estis komitatano de UEA. Lia grafika kaj komputila scioj faris lin antaŭulo de interretaj aferoj en Esperantio.
 
Franko provizis uzantojn de Makintoŝo per taŭgaj tiparoj kaj klavaroj, ebligante al ili plene partopreni interretajn rondojn. Li fondis rondon, kiu estis la ĉefa fonto de informo kaj klerigo de makintoŝuzantoj.
 
Post la translokiĝo al Svedio en la 1960-aj jaroj Franko ekkomprenis ke li devis ekzerci sian slovenan gepatran lingvon por ne perdi la kontakton kun sia deveno. Li eklegadis slovenan gazeton, unue abonante, poste interrete, kaj li partoprenis someran kurson por elmigrintaj slovenoj. La parenca tradicio en lia hejmregiono estas forta, kaj la parencoj daŭre havis kontakton kun li. En Svedio Franko havis kontakton kun slovenoj estante estrarano de Sved-slovena amikeca asocio. La belajn slovenajn kantojn, kiujn li lernis en sia juneco, li kantis partoprenante en la slovena kantogrupo.