Mustafa Kemal Atatürk: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kulmonon -> kulminon
ATATÜrk>Atatürk, car ne familia nomo; estas laŭ turkia leĝo malpermesite por alia homo havi tiun nomon
Linio 1:
[[Dosiero:Ataturk.jpg|frame|right|Mustafa Kemal]]
'''Mustafa Kemal ATATÜRKAtatürk''' (naskiĝis en [[1881]], mortis la [[10-a de novembro|10-an de novembro]], [[1938]]) fondis la [[Respublikon]] de [[Turkio]] en ĝia nuna [[laikeco|laika]] formo kaj estis ties unua [[prezidento]].
 
ATATÜRKAtatürk (prononcu /ataTJURK/) signifas pli malpli "patro / gvidanto de turkoj".
 
Kemal ATATÜRKAtatürk iniciatis interalie la ekuzon de la [[latina alfabeto]] anstataŭ la [[araba alfabeto]] por skribi la turkan, samtempe draste purigita estis la lingvo mem: el ĝi oni forprenis multajn (sed certe ne ĉiujn) arabismojn, estis ekuzitaj multaj dialektaĵoj (antaŭe uzataj nur inter kamparanoj) kaj estis pruntitaj multaj eŭropaj vortoj (ĉefe pere de la [[franca]]).
 
Oni apenaŭ povas trovi en [[Turkio]] urbon, kiu ne povas fanfaroni pri siaj avenuo de Atatürk, placo de Atatürk aŭ statuo de Atatürk. La nomo Atatürk estas nedisigeble kunigita kun Turkio, same kiel estas kun ĝi kunigita la malnovepoka urbo [[Trojo]] aŭ la fama [[templo]] [[Haĝia Sofia]]. La viron kun tiu ĉi nomo estimas la tuta Turkio kaj tial loĝantoj ankoraŭ hodiaŭ kliniĝas antaŭ lia grandeco.
 
 
==La Frua Vivo de ATATÜRKAtatürk==
ATATÜRKAtatürk naskiĝis en la urbo [[Tesaloniko]] en norda [[Grekio]] en [[1881]]. Pro la tiama Turka tradicio pri naskiĝnomoj, li ricevis nur la nomon ''Mustafa'' ("elektito"). Lia patro, Ali Riza Efendi, estis oficisto de [[dogano]], kiu mortis kiam Mustafa ankoraŭ estis infano.
 
La komencon de preparado por lia pli malfrua kariero oni povas meti en la jaron [[1893]], kiam li, kiel nur dekdujara knabo, komencis studi ĉe la milita gimnazio en Tesaloniko, kie la aldonan nomon ''Kemal'' ("perfekteco") lia instruisto de [[matematiko]] donis al li pro lia inteligenteco. En [[1895]] -- nur dekkvarjaraĝa -- Mustafa Kemal eniras la militan universitaton ĉe [[Bitola]] (kiu hodiaŭ estas en suda [[Makedonio]]). Li diplomiĝis en [[1905]] kaj estis sendita al [[Damasko]] kiel [[leŭtenanto]]. En [[1907]], nun [[kapitano]], li ricevis militoficon en Tesaloniko, kie li aliĝis al la ''Komitato por Unio kaj Progresado'' (alinome la [[Junaj Turkoj]]), kiu kontraŭis la Otomanan registaron.
Linio 31:
:Tiuj herooj, kiuj disverŝis sian sangon kaj perdis siajn vivojn, ... vi nun kuŝas en la tero de amika lando. Tial ripozu pace. Ekzistas ne distingo inter la Johanoj kaj la Mehmedoj laŭ ni, dum ili kuŝas apude ĉi tie en ĉi tiu lando nia. ... Vi, la patrinoj, kiuj sendis siajn filojn el foraj landoj, forviŝu viajn larmojn. Viaj filoj nun vivas en nia koro kaj en paco. Perdinte siajn vivojn en ĉi tiu lando, ili iĝis niaj filoj ankaŭ.
 
(Hodiaŭ tiuj vortoj de Mustafa Kemal estas gravuritaj ĉe la Memorigaĵo de Kemal ATATÜRKAtatürk en [[Kanbero]], Aŭstralio).
 
Sed malgraŭ fruaj sukcesoj, la milito baldaŭ malboniĝis por Turkio. La britoj kaptis [[Bagdado]]n en marto [[1917]] kaj [[Jerusalemo]]n en decembro 1917. Post la [[Batalo de Megido]], la Otomana imperio estis pli malpli tute venkita.
Linio 85:
Post tiu ĉi sperto Kemal komencis okupiĝi parte ankaŭ per ekonomio. Lia politiko en ekonomia tereno nomiĝas etatismo, kio estas politika klopodo klopodanta pri plifortigo de ŝtata potenco. Bazaj ideoj de tiu ĉi sistemo estas: parta partopreno de la ŝtato en entreprenado en decidaj ekonomiaj fakoj, kunigado de privata kaj ŝtata kapitaloj, subteno de burĝo kaj ŝirmo de turkaj entreprenoj antaŭ eksterlanda konkurenco. Sed tiu ĉi ekonomia programo signifis intervenon en liberan entreprenadon kaj okcidentaj potencoj postulis, por ke la turka registaro forlasu ĝin. Sed spite al tiuj ĉi protestoj pluraj okcidentaj potencoj gvidis komercon kun Turkio, precipe poste la nazia Germanio, kiu havis kvoton kun 50 % en importo kaj eksporto. Antaŭvespere antaŭ la dua mondmilito Turkio fariĝis agadkampo de lukto imperialisma ŝtatoj, okazis politika proksimiĝado kaj la okcidentaj landoj tiel devis respekti la estimindajn principojn de Kemal.
 
== La Homo ATATÜRKAtatürk ==
[[Dosiero:Ataturk.gif|thumb|right|Mustafa Kemal ATATÜRK]]
 
Mustafa Kemal ATATÜRKAtatürk mortis la [[10-an de novembro]] de [[1938]] post longdaŭra malsano.
 
:"Tiel do mortis tiu ĉi misteroplena viro, kies decidemo, kuraĝo kaj kruela forto unue savis Turkion antaŭ malamikoj kaj poste entrudis al ties popolo tiajn sociajn kaj politikajn ŝanĝojn, kiuj estas kompareblaj nur kun ŝanĝoj faritaj en [[Rusio]] de [[Petro la Granda]] kaj de [[Lenino]]. Kiel soldato, kiel organizinto kaj kiel administranto li superis ĉiujn en la moderna Turkio, kaj nur malmultaj el la plej batalemaj sultanoj de malnovepoko povas esti komparataj kun li. Tio, kion li atingis, faris el Turkio eŭropan nacion, ŝanĝis historion de Proksima Oriento…"
Linio 97:
:"Lia karaktero havis strangajn trajtojn: sed li havis eĉ ne spuron de sentimentaleco. Liaj ideoj estis klaraj. Liaj vortoj precizaj kaj akraj. Lia konduto estis tiel allogema, ke li permesis al si trairebligi eĉ ŝtormajn eksplodojn de bruteco. Li morte malamis alkutimiĝintajn kutimojn. La senlaca studento de militaferoj kaj politiko forĵetis historion kaj strategion flanken, kiam li volis ĝui longajn kaj frenezajn drinkadojn, pasigi per la danco la tutan nokton aŭ kartludi ĝismatene. Kiam li fine estis kartludante malvenkinta, li ĉiam pagis sian ŝuldon, sed kiam li gajnis, li sendis la gajnaĵon reen al tiuj, kiuj malvenkis kun noto, ke li ne volas prirabi siaj amikojn. Li ĉiam klopodis, por ke li fine nek gajnu nek malvenku, kaj la ludo do plilongiĝadis ofte ĝis tagmezo de la venonta tago. Virinoj havis en lia vivo nur malgrandan rolon. Kiam li edziĝis en la jaro [[1923]], subite li venis al konkludo, ke la edzino klopodas influi liajn politikajn decidojn, kaj li eksedziĝis kun ŝi. Dekreton pri la eksedziĝo li subskribis mem, simile kiel nia [[Henriko la 8-a]]... Kritika noto de unu turka damo, ke li estis "eminenta gvidanto, malkapabla ŝati ion ajn", ne devas esti tute preciza. Sed almenaŭ ĝi bone trafas la strangan ŝtalan durecon de tiu ĉi [[Cromwell]] de Meza Oriento."
 
== Turkio Post la Morto de ATATÜRKAtatürk ==
[[Dosiero:Anitkabir.DO.jpg|thumb|right|La tombo de ATATÜRK]]
 
Sekvanto de Mustafa Kemal ATATÜRKAtatürk estis [[Ismet INÖNÜ]], kiu estis ankaŭ ĉefministro. Mallongtempe post eksplodo de la [[dua mondmilito]] kun [[Turkio]] fermis aliancon [[Granda Britio]] kaj [[Italio]]. La kontrakto estis subskribita la [[19-an de oktobro]] de [[1939]] en [[Ankaro]]. [[Germanio]] malgraŭ tio klopodis akiri Turkion al sia flanko, ĉar tiu havis rezervon de gravaj krudaĵoj kaj ankaŭ ĝi priregis aliron al [[Nigra maro]]. Post tio, kiam estis malvenkita [[Francio]] kaj montriĝis malforteco de Granda Britio, Turkio komenciĝis klini al la flanko de la [[faŝismo|faŝisma]] Germanio, kun kiu ĝi sekve fermis aliancon. Kalkulemo de Turkio montriĝis ankaŭ en plua paŝo, kiun tiu ĉi lando faris. Kiam estis evidente, ke Germanio estas ĉe la fino de siaj fortoj, Turkio proklamis al ĝi la [[23-an de februaro]] de [[1945]] [[milito]]n. Tiutempe Germanio estis jam preskaŭ malvenkita. Turkio ankaŭ devis fariĝi „ano de kontraŭhitlera koalicio“, por ke ĝi povu esti agnoskita kiel establanta membro de tiam kreiĝanta [[UNO|OUN]]. Lasta signifa evento post la morto de Kemal estis akcepto de Turkio en [[NATO|Nordatlanta Alianco]] en la jaro [[1951]].
 
[[Kategorio:Politikistoj]]