Usona Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 35:
Mortis ĉirkaŭ 650.000 homoj en la usona enlanda milito. La militkostoj superis 8 miliardojn da dolaroj. La trupoj de la unuiĝo nombris je la fino de la milito pli ol unu milionoj da viroj, la floto 671 ŝipojn.
 
Post la venko de la nordo ŝanĝiĝis draste la eco kaj politiko de Usono. La iamaj idealoj de Jefferson, laŭ kiuj la konstitucio estu interpretata kiel eble plej strikte kaj laŭ kiu la centra registaro havi kiel eble plej malmulte de potenco, ne plu estis subtenataj. Kontraŭe, la potenco de la unuiĝo disvastiĝis: dek unu el la dek du unuaj konstituciaj aldonoj malfortigis la centran registaron, sed fortigis ĝian pozicion ses el la sekvaj sep konstituciaj aldonoj.<ref>McPherson ''Für die Freiheit sterben (Morti por libereco)'', p.845f.</ref>
 
Tiu milito estigis la unuan nacian enspezimpoŝton, la unuan ĝeneralan armedevigon (flanke de la sudo) kaj pli granda potenco de la federacia justico.
Samtempe pro la venko de la unuiĝo la politika supereco de la nordo kaj de la partio de la respublikanoj firmiĝis dum jaroj: la sekva demokratia prezidanto post [[James Buchanan]] (antaŭ [[Abraham Lincoln]]) estis [[Grover Cleveland]]. Li estis elektita prezidanto en 1884, tio estas preskaŭ 20 jaroj post la fino de la enlanda milito.
 
Per la 13-a aldona artikolo al la konstitucio kolorhaŭtaj sklavoj atingis sian liberecon; la aldonaj 14-a kaj 15-a artikoloj donis al ili la civitan rajton kaj tiun partopreni balotojn.
Tamen daŭre suferis kolorhaŭtuloj en la sudo diskriminadon kaj rasdisigon, kion konfirmis la plej alta juĝejo en la kazo Plessy kontraŭ Ferguson: ''Separate but equal'', ''aparte, sed egalrajte''.
 
== Nomoj por la milito ==
La plej ofta kaj plej neŭtrala termino por ĉi tiu milito usona estas simple '''la enlanda milito''' (''the Civil War''), sed ĉi tiu nomo neniam estis oficiala. La unua leĝe oficiala nomo aperis en oficiala raporto de usona milita departemento en [[1880]], titolita '''la milito de la ribelo''' (''the War of the Rebellion''). Dum la 1920-jaroj, kongresa rezolucio deklaris la taŭgan nomon '''la milito inter la ŝtatoj''' (''the War between the States''), kaj multaj sudaj heredaĵaj grupoj kaj militrolistoj preferas ĉi tiun terminon.