Malgranda pluvio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ku:Xilxîlok
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: frr:Liirk; cosmetic changes
Linio 18:
La '''Malgranda pluvio''', ''Charadrius dubius'', estas eta, fortika kaj vigla [[pluvio]], tio estas [[vadbirdo]] de la familio de [[ĥaradriedoj]] kaj genro ''Charadrius'' kiu enhavas multajn aliajn speciojn.
 
== Aspekto ==
Plenkreskuloj estas 15 cm longaj, pezas nur malpli ol 50g kaj havas enverguron de 42-48 cm. Ili havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun nigra larĝa -ĉefe antaŭe- kolstrio. Ili havas brunan kronon, blankan fronton, nigran maskostrion ĉirkaŭokula kaj dudirekte kaj pli mallarĝe sub kaj sur la blanka fronto. La blanka strio -inter la fronto kaj la malantaŭokulo- kiu ĉe la [[Granda pluvio]] estas interrompita de la okulo, en la Malgranda pluvio, ''Charadrius dubius'' estas neinterrompita kaj superokula. La beko estas mallonga kaj malhela, preskaŭ nigreca, escepte malhelflava parto ĉebaze. La kruroj estas karnokoloraj kaj la fingroj estas iome retecaj, simile al [[Duonreta pluvio]], kiu havas la tri fingrojn iom retecajn kaj ankaŭ pli mallarĝan brustan strion. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, makulbrunaj dorse, kun neplena brusta strio ĉu pli bruna ĉu ne tiom larĝa; ili similas iom al [[Marborda pluvio]].
 
Tiu specio diferenciĝas disde la pli granda [[Granda pluvio]] pro krurokoloro, kapobildo kaj havo de videblega flava okulringo kontrastebla en la nigra makulo. Dumfluge kaj male al [[Granda pluvio]] ne videblas blanka strio ĉeflugile.
 
== Medio kaj disvastiĝo ==
La medio de tiu specio estas malferma planko en akvobordoj, proksime de freŝa akvo, de [[Eŭropo]] kaj okcidenta [[Azio]], sed ankaŭ orienta [[Azio]], escepte la ĉinaj [[ebenaĵo]]j kaj entute la nordaj regionoj kie reproduktiĝas la [[Granda pluvio]]. Tiu specio fakte dispartigas la kontinenton kun [[Granda pluvio]] kiu reproduktiĝas pli norde en la lokoj kie ne nestas la Malgranda pluvio.
 
La Malgranda pluvio estas migrantaj birdoj kiuj vintras en [[Afriko]].
 
== Reproduktado ==
Ili faras neston surplanke en malferma zono kun malmulta aŭ nenia planto. La masklo gratas truon en sablo aŭ inter ŝtonoj post pariĝadaj ceremonioj. La ino demetas kvar ovojn; eble dufoje samjare en sudaj regionoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum iom malpli ol unu monato. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post tri semajnoj.
 
== Kutimoj ==
Se eventuala predanto alproksimiĝas ĉeneste, plenkreskuloj forkuras atentigante la fremdulon ŝajnigante, ke ĝi havas vunditan flugilon aŭ kruron. Kompreneble kiam la fremdulo estas sufiĉe for -kaj nur tiam- la pluvio forflugas facilege.
 
Linio 40:
Temas pri protektita specio.
 
== Bildaro ==
<gallery>
Image:Charadrius_dubius_1_(Marek_Szczepanek).jpg| Malgranda pluvio
Linio 49:
{{Commons|Charadrius dubius}}
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{referencoj}}
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49140|title=Charadrius dubius|downloaded=11 Majo 2006}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.ebepe.com/html/redshank.html Malgranda pluvio] Bilda dokumentaro
 
Linio 69:
[[fi:Pikkutylli]]
[[fr:Pluvier petit-gravelot]]
[[frr:Liirk]]
[[fy:Lytse Bûnte Wilster]]
[[hu:Kis lile]]