Gladbeck: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Gladbeck
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sw:Gladbeck; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:2008-03 gla rathausturm.JPG|thumb|Gladbeck, urbodomo kun turo]]
'''Gladbeck''' [glatbek] estas [[urbo]] en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] (regiona ŝtato) [[Nordrejno-Vestfalio]], en la okcidento de Germanio. Gladbeck kreskis ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉar oni trovis karbon. La urbo, kiu havas la urbostatuson ekde 1919, havas proksimume okdek mil enloĝantojn.
 
== Faktoj ==
* '''Areo:''' 35,9 km²
* '''Alteco:''' 52 m super la marnivelo
* '''Loĝantaro:''' 76.861 (la 31-an de decembro, 2005)
* '''Situo:''' 51° 34' NO, 6° 58' OR
 
== Geografio ==
 
=== Geografia situo ===
La urbo Gladbeck situas ĉe la norda flanko de la [[Ruhr-Regiono]] (urbaro en la nordokcidento de la federacia lando [[Nordrejn-Vestfalio]]) kaj estas [[distrikta urbo]] en la [[Distrikto Recklinghausen]] en la [[distriktaro Monastero]]. Gladbeck apartenas al la t.n ''Emscher-Zono'', kiun la [[karbominado]] atingis relative malfrue. La urbo apartenas al la [[Regiono Rejn-Ruhr|Metropolregiono Ruhr]].
 
En la nordo la bieno apartena al la urboteritorio estas ĉirkaŭata de la najbarurboj [[Bottrop]], [[Dorsten]] kaj [[Gelsenkirchen]]. Sude la urbo limitas al [[Asindo]].
 
=== Urba subdivido ===
La urbo Gladbeck havas naŭ [[urboparto]]jn.
 
Linio 30:
== Historio ==
 
=== Antaŭindustria socio ===
 
Trovaĵoj el la frua historio pruvas loĝadon jam je ĉ. 2000 a.K. (vd. Muzeo, malsupre).
Linio 39:
 
=== Epoko de karbominado 1873–1971 ===
[[ImageDosiero:2008-03 gla alte post.JPG|thumb|Malnova poŝtejo, nun restoracio]]
La unuan [[minejo]]n oni starigis en 1873, de kiu oni ekde 1878 elminis [[karbon]]. la malgranda vilaĝo kreskis al mezgranda industrieca setlejo, kiu en julio 1919 ricevis la urborajtojn (kiel „plej juna urbo de Nov-Germanio“, kiel la loka gazeto skribis) Intertempe ekzistis kvin ŝaktinstalaĵoj. La jaroj 1925 ĝis 1929 estis iom mallonga florepoko, dum kiu la urbo realigis gravajn publikajn konstruaĵojn, ekz.:
* la liberaera naĝejo,
Linio 52:
Ĝis 1960 la loĝantonombro kreskis ĝis 84.000 kaj nu situas je ĉ. 78.000. Kiel lasta minejo Zeche Graf Moltke estis malfunkciigita en 1971, kaj ekde tiam Gladbeck klopodas alistrukturigi la ekonomian kaj luktas kontraŭ la senlaboreco.
 
=== Kommunuma novordigo kaj pli nova historio ekde 1975 ===
 
Okaze de la komunuma novordigo en Nordrejn-Vestalio ([[1975]]) la eksterdistrikta urbo Gladbeck kune kun la vilaĝo [[Kirchhellen]] ([[distrikto Recklinghausen]]) estis kunigita kun la najbarurbo [[Bottrop]]. Oponantoj de la novordigo kritikis, ke la setlado ĉe la limo inter Gladbeck kaj Bottrop estas tro eta, kaj argumentis, ke Bottrop estas nur malmulte pli grandaol Gladbeck. Ilia slogano: "[[Glabotki]] is nich" (GlaBotKi ne estos).
 
Jam samjare Gladbeck sukcesis – per verdikto de la juĝejo pri administraj aferoj la 6-an de decembro "[[verdikto|Nikolaa Verdikto]]" –, eliĝi el Bottrop. La Supra Administra Juĝejo en [[Monastero]], antaŭ kiu apelaciis la iama supra urbodirektoro Rump, juĝis, ke pro la enkomunumigo mankis la proksinmeco inter la civitanoj kaj la administrejo. Ĵus tio ĉi estis la argumento pro la novordigado. La unuigo estis nuligata kaj oni deklaris la komunumbalotojn de [[1975]] por la Grand-Bottrop-a urbestraro malvalidajn.
 
Ekde la [[1-a de julio]] [[1976]] Gladbeck apartenas al la [[distrikto Recklinghausen]], kvankam ĝi estas ligita al ties teritorio nur per malgranda anguleto.
Linio 68:
Dum la [[mezepoko]] kaj frua [[novepoko]] Gladbeck havis nur malmultajn cent loĝantoj. Militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj foje kaj refoje interrompis la kreskado de la loĝantonombro. Sed komence de la [[industriigo]] kaj la evoluo de la karbominado fine de la [[19-a jarcento]] la loĝantaro kreskis rapidege. Dum kiam en 1875 nur 3.000 homoj vivis en la loko, en 1905 jam estis 20.000. Ĝis 1910 tiu ĉi nombro duobliĝis je 40.000, tiel ke en 1919 Gladbeck ricevis la urborajtojn. Ĝis 1956 la loĝantaro refoje duobliĝis je nu 80.000 personoj.
 
En la jaro 1969 la loĝantonombro atingis per 85.927 sian historian maksimumon. Je la [[1-a de januaro ]] [[1975]] la urbo Gladbeck kun siaj 81.868 loĝantoj estis enkomunumigita al Bottrop, sed jam la 1-an de julio [[1976]] reelkomunumigita.. Ede meze de la 1950-aj jaroj la loĝantonombro oscilas ĉirkaŭ la limo de 80.000. La 30-an de junio [[2005]]la oficiala nombro de enloĝantoj estis 76.987 (nur [[ĉefrezidejo]|ĉefrezidantoj]).
 
Jen tabelo montranta la loĝantonombrojn laŭ la ''respektiva'' teritoria stato. Ĝis 1833 pleje temas pri taksokalkuloj, poste pri [[popolcenso]]rezultoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la landa oficejo statistika. La indikoj rilatas ekde 1871 je la „ĉeesta loĝantaro“, ekde 1925 je la [[rezida loĝantaro]] kaj ekde 1987 je la „loĝantaro en la komunumo de sia ĉefloĝejo“. Antaŭ 1871 oni enketis la loĝantonombron laŭ neunuecaj enketmetodoj.
Linio 161:
 
== Politiko ==
[[ImageDosiero:2008-03 gla Rathaus Anbau.JPG|thumb|"Nova urbodomo", ekde oktobro 2006]]
Gladbeck formas kune kun Bottrop Federaci-Parlamentan [[elektodistrikto]]n (126: Bottrop - Recklinghausen III). La rekte elektita deputito nun tempe estas [[Dieter Grasedieck]] (SPD). En la parlamento de la regiona ŝtato, Gladbeck estas reprezentata de [[Wolfgang Röken]] (SPD).
 
=== Urbokonsilantaro ===
La urbokonsilantaro konsistas el 44 magistratanoj.
* [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|SPD]] 18 seĝoj
* [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|CDU]] 16 seĝoj
* [[Bündnis 90/Die Grünen|Grüne]] 3 seĝoj
* [[Freie Wähler|BIG]] 3 seĝoj
* [[Deutsche Kommunistische Partei|DKP]] 2 seĝoj
* [[Freie Demokratische Partei|FDP]] 1 seĝo
* [[Freie Wähler|SWG]] 1 seĝo
<!-- *[[Die Republikaner|REP]] -->
<!-- *[[Partei des Demokratischen Sozialismus|PDS]] -->
Linio 249:
=== Urbestroj ===
Ĝis 1975 la titolo estis ĉefurbestro (''Oberbürgermeister''), poste nur urbestro (pro perdo de la urba sendependeco).
* 1946–1958: Friedrich Lange [[SPD]]
* 1958–1963: Heinrich Kliem , SPD
* 1963-1965: Hans Wuwer, SPD
* 1965–1971: Günter Kalinowski , SPD
* 1971–1974: Norbert Aust, SPD
* 1976–1994: Wolfgang Röken, SPD
* 1994–2004: Eckhard Schwerhoff, CDU
* ekde 2004: Ulrich Roland, [[SPD]]
 
Post plurjardeka regado de la socialdemokratoj, pleje per absoluta plimulto, en [[1994]] la urbokonsilantaro elektis la kristandemokraton Eckhard Schwerhoff kiel (ĉefofica) urberstron; tiu novformita ofico sen samtempa urbodirektoro ebliĝintis pro balotoreformo en [[Nordrejn-Vestfalio]]. Dum la tiamaj balotoj la regantaj Socialdemokrato kun la ankoraŭ honorofica urbestro Wolfgang Röken perdis la absolutan plimulton. Ĉar la ĉefofica urbestro per sia ofico ankaŭ havas voĉodonan rajton en la urbokonsilantaro, Socialdemokrata urbesto signifus patan situacion en la konsilantaro. Tial la ekologisma partio „Die Grünen“ kaj la tiam nova elektoasocio "Bürger in Gladbeck" decidis elekti kune kun la Kristdemokrata CDU la administristo Schwerhoff. Tiu ĉi ja estis CDU-ano, tamen ne aktive agis en la urba politiko.
Linio 265:
 
=== Blazono ===
La nigra-ruĝa-orkolora urboblazono de Gladbeck havas ruĝan krenelon kiel signo de la urboprivilegio. Maldekstraflanke (ekde la rigardanto) oni vidas nigran fakon simboligan la karbon, sur tiu martelo kaj batilon por la minado (ili devus esti blankaj laŭ la heraldiko, sed ofte estas flavaj). La nigraj hokoj sur la alia flanko estas lupohokoj, simbolo en la blazono de la mastroj de Brabeck, kiuj fine de la [[14-a jarcento]] posedis la kastelon ''Haus Wittringen''.
 
== Ĝemelurboj ==
Linio 289:
* Krome la muzeo kolektas modernajn artverkojn, inter ili komputartĵojn ekde [[1886]], grasaĵojn de [[Joseph Beuys]] kaj verkojn de [[Timm Ulrichs]].
 
=== Religiaj komunumoj ===
==== Katolikaj eklezikomunumoj ====
En Gladbeck tiutempe ekzistas 7 katolikaj eklezikomunumoj.
* ''Heilig Kreuz, Butendorf''
* ''Herz Jesu, Zweckel'' kun la filialpreĝejo ''Christuskönig, Schultendorf''
* ''St. Franziskus, [[Gladbeck-Rentfort|Rentfort-Nord]]''
* ''St. Johannes, Orient-Gladbeck''
* ''St. Josef, [[Gladbeck-Rentfort|Alt-Rentfort]]''
* ''St. Lamberti, Mitte'' kun la filialpreĝejo ''St.Elisabeth, [[Gladbeck-Ellinghorst|Ellinghorst]]''
* ''St. Marien, Brauck''
 
Ĉar en la [[Episkopejo Asindo]] nuntempe okazas novstruktrurigo de dimensio antaŭe neniam konata, ĉiuj ekleziaj komunumoj en la Dekanato Gladbeck estas malfonditaj ekvalide de la [[1-a de septembro]] [[2007]] kaj kunigataj al nova grandparoko nome "St. Lamberti".
Linio 320:
=== Arkitekturaĵoj ===
[[Dosiero:Heilig Kreuz-Kirche Gladbeck-Butendorf.jpg|Heilig Kreuz-Kirche Gladbeck-Butendorf|thumb]]
* ''Civitana Domo Gladbeck-Oriento''
* ''Ehrenmal'' (memorejo) en la arbaro Wittringer Wald
* ''hala naĝejo''
* ''[[Heilig Kreuz-Kirche (Gladbeck)|Sankta-Kruco-Preĝejo]]'' ([[1912]] – [[1914]]), de la Kolonja arkitekto [[Otto Müller-Jena]]
* ''[[Zeche Zweckel|Maŝinhalo Zweckel / Minejo Zweckel]]'': elstara industrimemorejo, kasteleska maŝinhalo kaj du elminigskafaldoj.
* ''urbodomo'', antaŭe oficodomo ([[1910]]), de la Kolonja arkitekto [[Otto Müller-Jena]]
* ''[[Stadiono Gladbeck]]'', ekde [[1986]] protektata monumento
* ''urbobiblioteko''
* ''urbohalo''
* ''urba galerio'' en la urbodoma parko, ekspozicia forumo por nuntempa arto. Pro novkonstruado fermite ĝisfine de [[2007]].
* ''popola altlernejo''
* ''muziklernejo Gladbeck'', kiu estas ege renoma inter la muziklernejoj de la regiono. Ĝi okazigas ĉiujare ekde Ĉieliro de Kristo ĝis la sekva dimanĉo kvartagan ĵazmetiejon kun elstaraj ĵazmuzikistoj internaciaj.
 
=== Teatrejo kaj muziko ===
Linio 340:
 
=== Verdejoj ===
En la urboteritorio estas ĉ. 600 ha publike uzeblaj ripozterenoj. El tiuj estas ĉ. 180 ha parkaĵoj kaj ludejoj, ĉ. 200 ha urba arbaro kaj 200 ha rekultivitaj ŝutmontoj restantaj de la karbominado kaj malfermataj per vojoj. Entute en la urboteritorio ekzistas 62 infanludaj kampoj kajmultnombraj ludstacioj en la piedirantzono de la urbocentro. Al la libertempa kvalito kontribuas krome 34,7 ha etĝardenoj kaj la urboĝardenoj Johowstraße kaj Frochtwinkel/Schulstraße kun 12,5 ha da areo. Du urbaj ĝardendomoj estas lueblaj por privataj festoj.
 
=== Sporto ===
Linio 457:
=== Trafiko ===
 
==== Surstrata trafiko ====
Gladbeck estas ligita al la ŝosea reto per jenaj aŭtoŝoseoj kaj konektejoj:
 
* ''aŭtoŝoseo A 2 (eŭropa ŝoseo E 34]]):'' Oberhausen–Dortmund–Hannover–Berlin (konektejo 5 Essen/Gladbeck, konektejo 4 Gladbeck-Ellinghorst)
* ''aŭtoŝoseo A 31:'' Bottrop–Gronau–Emden (konektejo 41 Gladbeck)
* ''aŭtoŝoseo A 52:'' Marl-Nord–Gelsenkirchen–Gladbeck (konektejo 42 Gelsenkirchen Buer-West/Gladbeck)
* ''nacia ŝoseo B 224:'' Raesfeld–Erle–Dorsten–Gladbeck–Essen–Velbert–Wuppertal–Solingen; konektejo Gladbeck-Centro, konektejo Gladbeck Schloss Wittringen, aŭtoŝosea konektejo Gladbeck aŭtoŝoseo A 2, konektejo Gladbeck-Kösheide
 
La ponto ''Europabrücke'' kunligas la urbopartojn centro kun Rentfort kaj Schultendorf.
Linio 474:
* urba trajno S-Bahn Wuppertal–Essen–Bottrop–Gladbeck–Haltern.
 
La buskonektoj ene de Gladbeck kaj en la najbarurbojn apartenas al la reto de la Vestische Straßenbahnen GmbH. Gladbeck estas alligita kune kun la [[Distrikto Recklinghausen]] al tarifregiono de la Trafikligo Rejn-Ruhr (VRR). Ekde meze de 2005 por konektoj ekster la VRR-tarifregiono kaj ene de [[Nordrejn-Vestfalio|NRV]] la NRV-tarifo.
 
Ĝi situas ĉe la [[Hamm-Osterfeld fervojo]], la [[Nederlanda-Vestfalia fervojo]] kaj la [[fervojlinio]] [[Dorsten]] – [[Wanne-Eickel]] krom interligaj linioj inter ambaŭ tiuj ĉi linioj ekde Gladbeck-Zweckel ĝis Gladbeck West, krome ĉi tie hejmas la [[minejo|minfervojado]] de la [[Ruhrkohle AG]].
 
==== Biciklo ====
* Ekzistas biciklostacio ĉe la fervojstacio okcidenta, Hansemannstr.
kaj ĉe la Bottroper Str. angulo Schleitkamp.
 
=== Amaskomunikiloj ===
La loka ĵurnalo estas la Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ); ĝis sia fermo fine de marto [[2006]] ekzistis ankaŭ la Ruhr Nachrichten (RN). La Stadtspiegel Gladbeck estas senpaga anoncgazeto.
 
La loka radiostacio Radio Emscher-Lippe dissendas muzikaĉon kaj klaĉon el [[Bottrop]], [[Gelsenkirchen]] kaj Gladbeck.
 
=== Klerigado ===
[[ImageDosiero:2008-03 gla hgg 01.JPG|thumb|Heisenberg-gimnazio]]
En Gladbeck ekzistas interalie urba muziklernejo kaj popola altlernejo. Proksime situas faka altlernejo en [[Gelsenkirchen]]-Buer.
 
Krome ekzistas:
* 15 bazaj lernejoj
* 4 ĉefaj lernejoj (Elsa-Braendström-Schule, Hauptschule Butendorf, Erich-Fried-Schule, Willy-Brandt-Schule)
* 1 universala lernejo (Ingeborg-Drewitz-Gesamtschule)
* 3 mezgrada lernejoj (Werner-von-Siemens-Realschule, Anne-Frank-Realschule, Erich Kästner-Realschule)
* 3 gimnazioj ([[Heisenberg-Gymnasium (Gladbeck)|Heisenberg-Gymnasium]], Ratsgymnasium, Riesener-Gymnasium)
* 2 profesilernejo (el tiuj unu subtenata de privata katolika asocio)
* 1 antropozofia Waldorfschule
* 2 speciallernejoj por lernhandikapitoj
* 1 speciallernejo por menshandikapitoj
 
En la lerneja centro Brauck ekzistas ĉefa kaj mezgrada lernejo kiel tuttagaj institucioj.
Linio 506:
La bazaj lernejoj en Gladbeck estas tuttagaj.
 
== Famuloj ==
 
=== Urbaj gefiloj ===
* [[Johann Heinrich Riesener]] (* 4-a de julio 1734; † 6-a de januaro 1806 en [[Parizo]]), meblisto ĉe la franca kortego en la 18-a jarcento, kiun oni dediĉas gimnazion, fonton antaŭ la urbodomo kaj straton. La mebloj, kiujn li antaŭ ĉio kreis por la franca reĝa kortego antaŭ la revolucio de 1789, hodiaŭ estas videblaj i.a. en grandaj muzeoj de la mondo: [[Jean Paul Getty-Museum]], Los Angeles, [[Waddesdon Manor]], Londono, [[Schloss Versailles]] en Parizo
* [[Hans Wiltberger]] (* 1887; † 1970), komponisto
* Franz auf’m Kamp SVD (* 1888; † 13. August 1963), misiisto, rektoro de la misiejo St.Johann de la Steyler Missionare en Blönried, instruisto kaj edukisto, ekzercestro, poeto kaj dramisto
* [[Benno Gellenbeck]] (* 13-a de oktobro 1910; † 6-a de septembro 1974 en [[Hamburgo]]), filma kaj teatra aktoro
* [[Hermann Nattkämper]] (* 4-a de oktobro 1911; † 2-a de aprilo 2005 en Gladbeck), futbolisto, 1934 kaj 1935 kun [[Schalke 04]] germana ĉampiono
* [[Harald Deilmann]] (* 30-a de aŭgusto 1920), arkitekto (Aalto-teatrejo en Essen, operejo en Gelsenkirchen)
* [[Helmut Janz]] (* 11-a de aprilo 1934; 8-a de novembro 2000 en [[Nov-Ulmo]]), malpezatleto kaj partoprenanto de la olimpiaj ludoj en 1960, gajnis la eŭropan rekordon pri 400m hurdokurado
* [[Rudolf Kowalski]] (* 8-a de septembro 1948), aktoro
* [[Armin Rohde]] (* 4-a de aprilo 1955), aktoro
 
== Fontoj ==
Linio 525:
{{el}} [http://www.gladbeck.de/ Retejo de la urbo Gladbeck, germanlingva]
{{el}} [http://217.78.131.130/kvr/htmlclient/viewer.htm Mapo de la urbo Gladbeck, germanlingva]
 
 
[[Kategorio:Distrikto Recklinghausen]]
Linio 547 ⟶ 546:
[[ru:Гладбек]]
[[sv:Gladbeck]]
[[sw:Gladbeck]]
[[tr:Gladbeck]]
[[vo:Gladbeck]]