Moravo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e kor ligilo al alinomita artikolo
Linio 4:
'''Moravo''' ([[ĉeĥa lingvo|ĉeĥe]] kaj [[slovaka lingvo|slovake]] ''Morava'', [[germana lingvo|germane]] ''March'') estas la plej signifa kaj la plej longa [[rivero]] en [[Moravio]]. Ĝi estas alfluo de rivero [[Danubo]], en kiun ĝi enfluas de maldekstre ĉe la [[Slovakio|slovaka]] urbo [[Bratislavo|Bratislava]]. Ĝi fontas ĉe [[Králický Sněžník]] en la supermara alteco de 1.380 m kaj ĝia longeco de fluo estas 353 km. Ĝia moravia parto ĝis kunfluejo kun la plej alflua rivero [[Dyje (rivero)|Dyje]] estas la plej malalta kaj samtempe la plej suda loko de [[Moravio]].
 
Pejzaĝe interesajn sektorojn kreas precipe la regiono de [[Litovelské Pomoraví]] kaj karstaj aperaĵoj en la [[karsto]] de [[Mladeč]]. En [[Dolnomoravský úval]] (Submoravia valo) estas en vala herbejo centroj kun signifaj [[arĥeologio|arĥeologiaj]] malkovroj el la tempo de la [[Grandmoravia regno]] ([[Staré Město]], [[Mikulčice]]) kaj kun pli postaj akvaj [[burgo]]j ([[Napajedla]], [[Uherské Hradiště]], [[Uherský Ostroh]], [[Veselí nad Moravou]], [[Strážnice]], [[Hodonín (Hodonín)|Hodonín]]).
 
Teĥnike eminenta projekto, la [[Baťa-kanalo]] - historia akva vojo realigita en la [[1930-aj jaroj]] de la entreprenisto [[Tomáš Baťa]] - meritas apartan atentemon en Dolnomoravský úval. La kanalo estis 50 km longa kaj ĝi kondukis el urbo [[Otrokovice]] ĝis [[Rohatec]], de kie estis transportota [[lignito]]. En la jaro [[1937]] komenciĝis por mallonga tempo ankaŭ ŝarĝnavigado.