Vasilij Surikov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Pasio al pentarto aperis dum junaĝo de Vasilij, kiam li lernis en loka lernejo. Post ĝia fino li devis komenci perlabori, ĉar lia patro mortis en [[1859]] kaj necesis iel ajn subteni la familion. Li okupis saman laborlokon en la gubernia kancelario. Tie liajn pentraĵojn ekvidis tiama guberniestro ''P. Zamjatin'', kiu klare komprenis talenton de la junulo. Danke al lia protekto kaj mono de loka entreprenisto ''P. Kuznecov'' Vasilij sukcese studis en peterburga Akademio de belartoj ekde [[1869]] ĝis [[1875]] sub gvido de fama pentristo, profesoro ''P. Ĉistjakov''. Pro siaj verkoj li tie gajnis kvar prestiĝajn arĝentajn medalojn.
 
Kune kun ceteraj pentristoj Vasilij ekde [[1876]] laboris en moskva [[katedralo de Kristo Savinto]], kie li ornamis kvar freskojn pri la ekumenaj konsilioj.
 
En [[1881]] Surikov membriĝis al la [[Rusa Kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj]]. En [[1883]] [[Paŭlo Tretjakov]] aĉetis lian pentarĵon ''"Menŝikov en Berezov"'' por sia [[Tretjakova galerio|galerio]]. Pago estis sufiĉa por efektivigo de la vojaĝo al kelkaj eŭropaj landoj, kie li konatiĝis kun verkoj de iuj famaj pentristoj.
 
Dum ses jaroj ([[1881]] - [[1887]]) Vasilij Surikov laboris pri unu el siaj ĉefverkoj, pentraĵo ''"[[Bojaro|Bojarino]] Morozova"''. En ĝi temas pri la tragika periodo de la rusa historio nomata ''"[[Raskol]]"'' (t.e. skizmo). ''Feodosia Morozova'' estis arda adeptino de malnovritaneco, pro kio ŝin caro [[Aleksej Miĥajloviĉ|Aleksio]] multe persekutis kaj malliberigis. Rezulte ŝi mortis en [[1675]] pro malsato. Surikov longe turmentiĝis pro foresto de konvena tipo de la protagonistino. Por tio-ĉi feliĉe taŭgis lia onklino ''Audotia Torgoŝina''.
 
Ekde [[1893]] Surikov estis membro de Peterburga Akademio de belartoj, en kiu li antaŭe studis.
Linio 20:
Du liaj pranepoj [[Nikita Miĥalkov]] kaj [[Andrej Konĉalovskij]] estas famaj rusaj kinoreĝisoroj kaj aktoroj.
 
===Pentraĵoj===
<gallery>
File:Surikov streltsi.jpg |Mateno de ekzekuto de strelci (sagistoj) 1881
File:SurikovMenshikovBerezovo.jpg|[[Aleksandr Menŝikov|Menŝikov]] en Berezov 1888
File:Surikov morozova.jpg |BojardinoBojarino Morozova 1887
File:Suvorov crossing the alps.jpg |[[Aleksandr Suvorov|Suvorov]] transpasas [[Alpoj]]n 1899
</gallery>
 
Sukcese funkcias ekde 1939 Moskva Ŝtata Akademia Arta Instituto nome de Vasilij Surikov.
{{Commons|Wassilij Iwanowitsch Surikow}}
 
===Eksteraj ligiloj===
 
* http://www.museum-online.ru/Peredvizhniki/Vasilij_Ivanovich_Surikov/ {{ru}}
* http://www.museum-online.ru/en/Peredvizhniki/Vasilij_Ivanovich_Surikov/ {{en}}
* http://museum.ru/M1541 muzeo en naskiĝloko en Krasnojarsko {{ru}}, {{en}}
* http://www.youtube.com/watch?v=OdPLP81JRDM fragmento el filmo "Pentristo Vasilij Surikov" {{ru}}
* http://www.youtube.com/watch?v=7PHCTIfvEw8 kripto de Surikov familio en Vaganjkovo tombejo {{ru}}
 
 
{{Commons|Category:Wassilij Iwanowitsch Surikow}}
 
{{vivtempo|1846|1916|Surikov, Vasilij}}