Stela Vojaĝo: La Origina Serio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Star Trek (seriál); cosmetic changes
Linio 45:
 
== Evoluo de la fenomeno "Star Trek" ==
[[Dosiero:Space shuttle enterprise star trekThe_Shuttle_Enterprise_-_GPN-2000-001363.jpg|thumb|200px|<center>la [[NASA]]-kosmopramo ''Enterprise'' kaj la kerna aktora teamo de la serio "Star Trek", inter alie DeForest Kelley (McCoy), George Takei (Sulu), James Doohan (Scotty), Nichelle Nichols (Uhura) kaj Leonard Nimoy (Spock)]]
Dum la unua dissendigo de la epizodoj en Usono la serio furoris aparte inter relative malgranda grupo da [[sciencfikcio]]-entuziasmuloj. Junie 1969 oni decidis ne plu produkti pliajn epizodojn, ĉar mankis la kvanto de televidaj spektantoj por pravigi pliajn investojn. Sekve la televida kanalo NBC komencis vendi la dissendigorajtojn al lokaj kaj privataj televidaj kanaloj en Usono. Tie pli tauĝaj dissendigotempoj havigis al la serio multe pli grandan publikon ol antaŭe, nelaste pro la ĵusa kosma misio [[Apollo 11]], kadre de kiu la unuaj homoj vojaĝis al la [[Luno]] kaj reen al la [[Tero]]. Ankaŭ internacie la komence sensukcesa serio ekfuroris. En Britio la serio en 1970 unuafoje dissendiĝis ekster Usono. En 1972 jam 170 televidaj kanaloj de la tuta terglobo havis la serion en sia programo, ankaŭ la dua ŝtata televida kanalo [[ZDF]] en [[Germanio]], kie kolektiĝis unu el la plej fervoraj grupoj de subtenantoj de la serio. Samjare en Usono okazis la unua ''Star-Trek''-kunveno kun pli-malpli 3 000 partoprenantoj. En 1974 la ĉiujare okazantan eventon de fervoraj subtenantoj de la serio jam vizitis pli ol 15 000 partoprenantoj, kio fine necesigis plurajn regionajn kunvenojn. Krome privataj magazinoj de subtenantoj, en kiuj spektantoj en memkreitaj noveloj kaj poemoj traktis motivojn de la serio, pli kaj pli furoriĝis. Fine ankaŭ la inventintoj de la serio kaj la profesia komerco ekprofitis de la kreskiĝanta furoro: Post poŝlibraj noveloj surbaze de la seriaj epizodoj sekvis pli-malpli ĉiu imagebla produkto kun bildoj de la serio - ĉemizoj, dekoraj butonoj, ŝlosilaro-dekoriloj, ĉiuspecaj ludiloj, teleroj kaj tasoj, horloĝoj kaj multo pli.