Stefan Ossowiecki: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
daŭrigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 7:
 
 
En 1917 Stefan Ossowiecki estis malliberigita de [[bolŝevikoj]] kaj kondamnita al morto. (Post ses monatoj la ekzekuto estis haltigita danke’ al favora interveno de altranga oficisto, kolego de junaĝo. Ossowiecki estis senigita de sia bieno kaj translokiĝis al Varsovio, kie laboris kiel oficisto. Estis dufoje edziĝanta, tamen ne havis infanojn.)
 
 
Pereis en la [[Ribelo de Varsovio|varsovia insurekcio]] – plej verŝajne murdita de [[gestapo]] la 5-an de aŭgusto 1944 dum unu el amasaj ekzekutoj farataj en ruinoj de la Ĝenerala Inspektorejo de Armitaj Fortoj (Aleje Ujazdowskie 3/5). Lia tombo en Powązki-tombaro estas simbola, ĉar la kadavro ne estis trovita.
 
 
==Paranormalaj kapabloj==
 
Laŭ Ossowiecki mem kaj lia ĉirkaŭantaro li posedis sekvajn kapablojn:
 
* [[telepatio]]
* telekinezo
* bilokacio
* eksterkorpa sperto
* aŭrovidado
 
Liaj kapabloj disvolviĝadis laŭgrade: en la aĝo de 14 jaroj rimarkis ĉe si telepatian ricevon de pensoj, dum studado manifestiĝis kapabloj de klarvidado kaj telekinezo. En la aĝo de 35 jaroj postrestis nur klarvido kaj bilokacio. Homo, kiu malkovris liajn kapablojn kaj instruis al li teknikojn de ilia evoluo estis Worobiej, la juda [[kabalo|kabalisto]].
 
 
Seancoj kun Ossowiecki ĝuis grandan popularecon. Ĉeestis ilin konataj personecoj: [[Ignacy Paderewski]] aŭ [[Józef Piłsudski]]. Pri liaj kapabloj interesiĝis ankaŭ [[Karol Szymanowski]], [[Kazimierz Sosnkowski]], [[Juliusz Osterwa]]. Psikometriajn seancojn de Ossendowski ekuzis [[Jeremi Wasiutyński]], pretigante sian monografion pri [[Koperniko]], kio elvokis grandan kritikon pro apliko de nescienca metodo. Stefan Ossowiecki apogante sin je tiu metodo lekciis en la Instituto de Arkeologio de la [[Varsovia Universitato]] tezojn pri antaŭhistoriaj vivoformoj. Unu el fakuloj esplorantan liajn kapablojn estis profesoro [[Charles Robert Richet]] – laŭreato de Nobel-premio.
 
Stefan Ossowiecki parte antaŭdiris sian morton, ĉar informis amikojn, ke kiam mortos oni ne trovos lian korpon. Maje 1939 antaŭdiris ke tiujare ne eksplodos la milito kaj Pollando konservos bonajn rilatojn kun Italio. La 1-an de septembro eksplodis la [[2-a mondmilito]].
 
 
==Bibliografio==
 
Krzysztof Boruń, Katarzyna Boruń-Jagodzińska, ''Ossowiecki – zagadki jasnowidzenia'' (Ossowiecki – enigmoj de klarvidado), Wydawnictwo Epoka, Warszawa 1990, p. 288 ISBN 83-85021-36-1
 
Jerzy Kubiatowski, ''Ossowiecki Stefan (1887-1944)'' en: Polski Słownik Biograficzny, volumo 24, p. 431-433.