Ejakulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Еякуляція
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: uk:Сім'явиверження; cosmetic changes
Linio 1:
'''Ejakulo''' (el la [[latina]] ''eiaculatio'' [e:jakula:tio:] - ''elĵeto'') estas procezo de rapidega eligo de [[spermo]] el [[erektiĝo|erektiĝinta]] [[peniso]] en kelke da rapide sinsekvantaj elŝprucoj, kutime akompanataj de [[orgasmo]] sekve de seksa stimulado de la peniso. La ejakulo povas okazi ankaŭ memlibere dum [[dormo]] (vidu [[polucio]]) aŭ per stimulado de [[prostato]]. La ejakulo de peniso estas ebla sole post aŭ dum ties erektiĝo. Laŭ sciencistoj la ofta ejakulado povas malaltigi riskon de apero de [[kancero (medicino)|kancero]] de la prostato.
 
== Paso ==
Dume la erektiĝo estas subinflue de [[parasimpato]], la ejakulo kaj aperaĵoj akompanantaj la ejakulon estas subinflue de [[simpato]].
 
=== Ellaso ===
La unua fazo de la ejakulo estas ellaso, kio estas elpremo de [[testika fluido]] el [[testiko]] tra [[spermodukto]], spermaj vezikoj en prostata parto de la [[uretro]] kaj el ĝi en malantaŭan parton de penisa parto de uretro. Dum la ellaso partoprenas [[glata muskolo]] de spermodukto kaj [[sperma veziko|spermaj vezikoj]]. Ili estas kontrahataj post aktivado el la simpataj eferentaj fibroj el la t.n. ejakula centro en [[mjelo|lumba mjelo]], kiu troviĝas en dorsaj segmentoj de simpato (L2-L3). La simpato ankaŭ efikas al la glata muskolaro de la prostato, kiu per siaj kontrahiĝoj tamen pliriĉiĝos la testikan fluidon je [[sekrecio]] el la propraj [[glando]]j, tamen ĝi partoprenas dum la ellaso, ĉar la uretro kondukas ankaŭ tra la prostato.
 
=== La propra ejakulo ===
Post la ellaso venas la propra ejakulo, kiu estas akompanata de granda seksa ekscitiĝo. La ejakulo estas farita per la glataj [[muskolo]]j, kiuj partoprenas la ellason (legu [[Ejakulo#Ellaso|pli supre]]), per la glata muskolaro de la uretro kaj kontrahiĝoj de [[skeleta muskolo|skeletaj muskoloj]]. Antaŭ la ejakulo okazos kontrahiĝo de la interna kontraha muskolo de [[veziko]], kiu estas el glata muskolaro. Krom la kulmina seksa ekscitiĝo okazas influe de la simpato plialtiĝo de [[korpovumo]] (plialtiĝo de [[korfrekvenco]], [[sistola volumeno]]), [[arteria tensio]], [[spirfrekvenco]] kaj plialtiĝo de [[tonio]] de la skeleta muskolaro. Influe de la plialtiĝinta muskolara agado okazas [[ŝvito|ŝvitado]].
 
=== Orgasmo kaj ekscitiĝo ===
{{ĉefartikolo|Orgasmo}}
La seksa ekscitiĝo (por la orgasmo tio validas ankoraŭ pli) estas preskaŭ ĉiam tre agrabla kaj kontentiga por la viro. La maksimuma seksa ekscitiĝo estas markata kiel [[orgasmo]]. Oni uzas francan terminon ''la petite mort'' (''la malgranda morto''). Ĉiu el la elŝprucoj estas kunigita kun ondo de seksa [[volupto]], precipe sur la peniso kaj en la ĉirkaŭa tereno. La unua kaj la dua kontrahiĝoj de la muskolaro de la spermodukto kaj de la uretro estas kutime la plej [[forto|forta]] kaj eligos el la korpo la plej grandan kvanton de la spermo. Ĉiu plua kontraĥiĝo estas poste akompanata per malpli granda kvanto de la spermo kaj per malpli forta ondo de la ekscitiĝo. Kelkaj [[viro]]j dum la ejakulo elbuŝigas neintencajn sonojn kiel suspirado aŭ eĉ ekkrioj, kelkaj spertas kontrahiĝojn de la muskoloj sur diversaj partoj de la korpo, malofte sur la tuta korpo, sed regule kontrahiĝojn de [[anuso|anusa kontraha muskolo]].
Linio 78:
[[th:การหลั่งน้ำอสุจิ]]
[[tl:Pagpapalabas na panlalaki]]
[[uk:Сім'явиверження]]
[[uk:Еякуляція]]
[[vi:Xuất tinh]]
[[zh:射精]]